Bengt Danielsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bengt Danielsson
Persona informo
Bengt Danielsson
Naskiĝo 6-an de julio 1921 (1921-07-06)
en Krokek
Morto 4-an de julio 1997 (1997-07-04) (75-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato de Vaŝingtonio vd
Familio
Edz(in)o Marie-Thérèse Danielsson vd
Profesio
Okupo antropologo • verkisto • esploristo • etnologo • etnografo • mondovojaĝisto vd
Laborkampo etnografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bengt DANIELSSON (naskiĝis la 6-an de julio 1921 en Krokek, komunumo Norrköping, mortis 75-jara la 4-an de julio 1997 en Stokholmo) estis sveda antropologo kaj direktoro de la Sveda Nacia Muzeo de Etnologio (1967-1971). Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo kaj de la universitato de Vaŝingtonio.

Li iĝis konata pro sia partopreno en la "Kon-Tiki Ekspedicio" de Thor Heyerdahl en 1947. En 1948 li geedziĝis kun la francino Marie-Therese en Limo kaj vivis kun ŝi unue ekde 1949 ĝis 1952 sur la insulo Raroia, parto de la insularo Tuamotuoj, kaj poste ekde 1953 sur la insulo Tahitio. Li doktoriĝis ĉe la Universitato de Upsalo en 1955 kun tezo pri "Laboro kaj Vivo en Raroia". La geedzoj publikigis multajn studojn de Polinezio, inkluzive de ses-voluma historio de la insuloj. Li aktivis en la mediprotekta movado – precipe kontraŭ la francaj nukleaj proveksplodoj en Polinezio – kaj tial en 1991 honoriĝis per la Premio de ĝusta vivmaniero.