Benidormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benidormo
Vista de Benidorm, España, 2014-07-02, DD 67.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono aŭtonoma komunumo
Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencilando
Provinco provinco Alikanto
Poŝtkodo 03501–03503 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69 738  (2022) [+]
Loĝdenso 1 811 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 32′ N, 0° 8′ U (mapo)38.534166666667-0.13138888888889Koordinatoj: 38° 32′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 38,51 km² (3 851 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Benidormo en la provinco
Situo de Benidormo en Hispanio kaj en Iberio

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Benidorm [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Benidorm [benidorm'] estas urbo apud Mediteraneo, planita por turismo de suno kaj plaĝo. La registritaj loĝantoj estas 61 352.

Demografia evoluo de Benidormo inter 1981 kaj 2021
1981 1991 2001 2011 2021

25 544

42 442 51 873 70 062 69 118

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas vizitita ĉiujare de proksimume kvar milionoj, ĉefe el Hispanio kaj cetera Eŭropo. Ĝi havas tri ĉefajn plaĝojn, Levante (Oriento), Poniente (Okcidento) kaj Mal Pas.

Estas centoj da restoracioj kaj trinkejoj, fakaj laŭ vizitantoj. Povas okazi, ke kelnero en drinkejo celanta iajn landanojn apenaŭ parolas ceterajn lingvojn, inkluzive la hispanan aŭ la katalunan.

La magistrato zorge planas la evoluon de la urbo kaj ĝia ĉefa rimedo.

La regiona registaro konstruis proksiman amuzejon Terra Mítica. Tamen, ĝi ne estas ĝis nun profita.

Historio[redakti | redakti fonton]

En teritorio de Benidorm, loĝis iberoj (3-a al 1-aj jarcentoj antaŭ nia erao) kaj poste romianoj. En ĝia golfo, estas restaĵoj de ŝipfrakasoj kartagaj kaj romiaj.

Tamen la nuna loko aperas post la kristana konkero de Jakobo la 1-a de Aragono ĉirkaŭ 1245. La teritorion loĝis islamaj moriskoj kiuj daŭris sub la kristanaj reĝoj. Je la 8-a de majo de 1325, la feŭdestro kreis la kastelon kaj urbon Benidorm en roko inter la du plaĝoj.

Pro sekado kaj atakoj de berberaj piratoj, Benidorm perdas loĝantaron ekde 1448. Post la konstruo de irigaciaj kanaloj, ĝi estas reloĝata (216 homoj interne de la muregoj en 1715 kaj 2 700 en 1794).

Aliaj vivrimedoj en Benidorm estis fiŝkaptado (laŭ teĥniko almadraba), navigado kaj korsarado.

Post la perdo de la amerikaj kolonioj en 1898 kaj la plago de filoksero, multaj homoj migris.

En 1950, estis 2 726 loĝantoj. Post la fiasko de la almadraba, en 1956 la magistrato decidis krei urban planon tute celantan turismon.

Tiu plano sukcesas kaj Benidorm kreskegas laŭ la plaĝoj kaj ankaŭ laŭ alto per ĉielskrapdomoj. Proletaj amasoj el Hispanio kaj Eŭropo povas turismi malmultekoste sed sufiĉe kvalite. En la 1990-aj jaroj, la bonfarta ŝtata organizo Imserso sendas multajn maljunulojn dum vintro, tiel, kaj rompante la sezonan dependon de turismo, kaj ebligante, ke emeritoj ferias kaj ĝuas agrablan veteron.

Esperanto en Benidorm[redakti | redakti fonton]

Estas strato "Esperanto" de la 12a de decembro de 1971, inaŭgurita de la urbestro José Manuel Reverte.