Benjamin Netanjahu
| Benjamin Netanjahu בנימין נתניהו |
|
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 20-a de decembro 2005 |
|
| Antaŭulo | Ehud Olmert |
|---|---|
|
|
|
| En funkcio: 18-a de junio 1996 – 6-a de julio 1999 |
|
| Antaŭulo | Ŝimon Peres |
| Sekvanto | Ehud Barak |
|
|
|
| Naskiĝo | 21-an de oktobro 1949 en |
| Politika partio | Likud |
| Edzo/ino | Sára Ben-Arci (1991–nuntempo) Fleur Cates (1981–1984) Miriam Weizman (1976–1978) |
| Alma mater | Massachusetts Institute of Technology (MIT) Harvard University |
| Religio | judaismo |
| TTT | www.netanyahu.org.il |
Benjamin NETANJAHU (hebree בנימין נתניהו; kromnomo Bibi; naskita en 1949 en Tel-Avivo) estas la ĉefministro de Israelo.
Li studis en Usono, kie lia patro estis universitata docento; soldatservis en la israela elittaĉmento Sajeret Matkal de 1967 al 1972, poste studis ĉe la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (angle Massachusetts Institute of Technology).
Netanjahu, kiu apartenas al la konservativa partio Likud, estis ĉefministro de Israelo de la aprilo de 1996 al la majo de 1999.
Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Jaser Arafat la interkonsentojn de Wye, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.
Post ke Ehud Barak venkis lin en la baloto de 1999 Netanjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.
En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Ariel Ŝaron proponis al Netanjahu la nune vakan postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003 li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.
Netanjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Longdaŭra paco), Fighting Terrorism (La kombatado kontraŭ terorismo), A Place Among The Nations (Loko inter la nacioj).
Netanjahu estis elektita por esti ĉefministro de Israelo en 2009.
Lian fraton Jonatan (Joni) oni mortigis dum la atako por savi la israelajn ostaĝojn en Entebbe (1976).