Benkó Dixieland Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Benkó Dixieland Band estas hungara ensemblo, ĵazbando tutmonde konata.

La ĵazorkestro en 2010

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1957 Sándor Benkó fondis la ensemblon kaj nomis ĝin pri sia nomo. Komence li prezentis parte diksilandajn kantojn, parte ŝlagromuzikon. Baldaŭe ĉi lasta forgesiĝis kaj restis nur la pura ĵazo. Ili fondis malgrandan klubon en Budapeŝto ĉe Placo Kálvin, kie ili muzikadas senĉese. Sándor Benkó elektis el la muzikistoj nur tiujn, kiuj estas fidelaj al la universitata laboro kaj la ĵazo estas nur ŝatokupo. Tial la grupo restis kune tre longe, nur nuntempe - kiel emeritoj - forlasis la ensemblon.

La vera kariero komenciĝis en la 1960-aj jaroj, komence li ludis en la socialismaj landoj, sed en 1971 ili jam atingis la unuan lokon en ĵazo-festivalo de Montreux. En la sekva jaro en San Sebastian ili ricevis premion de la publiko. Tiu bando ricevis ĉiam pasporton kaj neniam restis ili hejme, kiel aliaj ŝlagroensembloj. La Benkó-bando muzikis kune ekzemple kun Milt Jackson, Freddy Hubbard, Al Grey, Buddy Tate, Joe Newman, Buddy Wachter, Henry Questa, Joe Muranyi, Eddy Davis, Cynthia Sayer, Herry Sweet Edison, Albert Nicholas, Wild Bill Davison, Chris Barber, Kenny Ball, Huub Janssen, Acker Bilk. La bando ludas la plej konatajn diksilandajn kantojn, ekzemple Tiger Rag, St. Louis Blues.

En la 1980-aj jaroj ili havis sukcesojn en Usono: granda sukceso en Sacramento kaj en naskiĝurbo de ĵazo: en Nov-Orleano, baldaŭe en 1987 Ronald Reagan donis premion al ili.

Ĝenerale la bando faras koncertojn jare po 200-250.

En 2015 pro morto de la nomdonanto Benkó la familio deklaris, ke la orkestro ĉesis, tamen orkestranoj muzikadis plu sub alia nomo. En 2019 laŭ juĝo ili uzas jam la originan orkestronomon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]