Benka Geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strikposteno antaŭ la Lviva Politekniko kun la postulo de enkonduko de la benka geto

La benka geto (pole Getto ławkowe) estis formo de diskriminacio kontraŭ judoj ĉe polaj altlernejoj en la 1930-aj jaroj.[1] Ĝia celo estis apartigi judojn de aliaj studentoj kaj depreni ilian rajton preni iun ajn lokojn en aŭditorioj aŭ klasĉambroj, la sidoj estis elektitaj de universitato mem.

La termino estis kreita de polnaciaj junularaj organizacioj (interalie: Nacia Demokratio, Tutpola Junularo kaj Nacia-Radikala Tendaro). En novembro 1931, dum antisemitaj tumultoj pereis pola studento Stanisław Wacławski, li estis dufoje vundita pere de ĵetitaj ŝtonoj.[2] Por rememorigi la okazaĵon ekde 1931, ĉiujare en novembro estis organizitaj antisemitaj tumultoj nomataj aŭtunaj manovroj.[3]

Oficiala postulato pri la benkaj getoj aperis en 1933 kaj ili estis unue enkondukitaj ĉe la Lviva Politekniko en 1935. Rektoroj el aliaj altlernejoj ekaplikis la segregacion, kiam ĝi estis oficiale leĝigita en 1937.[4] Sub la sistemo, judoj estis devigitaj sidi je la maldekstra flanko de la klasĉambroj kaj la aŭditorioj, kaj kristanoj je la dekstra. Tamen praktike neeblis apartigi studentojn en malgrandaj klasĉambroj. Multaj profesoroj protestis kontraŭ ĉi tiu formo de diskriminacio sed plimulto apogis la ideon, tial rektoroj Władysław Jakowicki kaj Stanisław Kulczyński eksiĝis.[5][6] Foje judaj studentoj protestis kaj staris dum la lekcioj anstataŭ sidi sur la elektitaj lokoj.[7] Multaj kristanoj volis montri solidarecon kaj sidis aŭ staris kune kun judoj. Profesoroj, kiuj subtenis ĉi tian agadon, ankaŭ gvidis siajn lecionojn starante.

La segregacio finiĝis je la komenco de la Dua Mondmilito, kiam la plejmulto de la polaj altlernejoj fermiĝis. Multaj judoj pereis en holokaŭsto dum la germana okupacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]