Benno Klehr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Benno Klehr
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1957 (1957-04-13)
Morto 26-an de marto 2015 (2015-03-26) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Benno KLEHR (naskiĝis la 13-an de aprilo 1957 en Geseke ĉe Paderborn — mortis la 26-an de marto 2015 en Hamburgo) estis germana esperantisto kaj profesia kuiristo, prezidanto de Hamburga Esperanto-Societo (nova nomo ekde 2013 Esperanto Hamburg) de 1985 ĝis 1998, kaj estrarano de la asocio de 1982 ĝis 1985 kaj de 2004 ĝis 2015.

Li estis la redaktoro de la informilo Esperanto Hamburg Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine de 1984 ĝis 2015, kaj redaktis ankaŭ broŝurojn, flugfoliojn, informfoliojn pri Esperanto kaj pri la Hamburga asocio.