Beno
Aspekto


Beno (de la latina vorto benedicere, "diri bonon al iu") estas la alvoko de dian favoron sur iun aŭ ion. En figura senco "beni" signifas ankaŭ favori iun aŭ ion aŭ senti dankon pro io.
La celo de beno estas la progresigo de bonŝanco kaj prospero aŭ la espero al protekto kaj konservo. La benado estas ligita kun gestoj, ekzemple lokigi la manojn, etendi la brakojn, krucosigno.
La hebrea vorto barach por "beni" aperas je la unua fojo en Gen 1,1: "Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero".
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (10, sed nur 3 pri malbeno) proverboj pri sanktulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Okulo de mastro pli ol beno de pastro ”

„ Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis ”

„ Ordo estas beno por ĉiu entrepreno. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]
Beno en ReVo .- "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zamenhof, L.L.. (2001) Franko Luin: Esperanta Proverbaro (PDF).