Benzidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benzidino
Plata kemia strukturo de la Benzidino
Tridimensia strukturo de la Benzidino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dufenilamino
  • Duanilino
  • Duaminobenzeno
  • Duazobenzeno
Kemia formulo
C12H12N2
CAS-numero-kodo 92-87-5
ChemSpider kodo 6844
PubChem-kodo 7111
Merck Index 15,1079
Fizikaj proprecoj
Aspekto grizeca flava, ruĝeca griza
aŭ blanka kristala pulvoro
Molmaso 184.24 g·mol-1
Denseco 1.25 g cm−3
Fandpunkto 122 °C
Bolpunkto 401.7 °C
Ekflama temperaturo 11 °C
Solvebleco Akvo:400 mg/L (12°C)
Mortiga dozo (LD50) 309 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R45 R50/53
Sekureco S17 S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
>
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H350, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P273, P308+313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzidino estas amina aromata organika kombinaĵo, tre toksa, blanka aŭ flaveca substanco, kiu malheliĝas kiam ekspoziciita al atmosfero kaj lumo. Benzidino estas vaste uzata por sangodetektado kaj kiel reakcianto en la manufakturo de farboj. Ingestado de benzidino kaŭzas cianozon, kapdoloron, menskonfuziĝon, naŭzon kaj vomadon.

Nune ĝia uzo estas tre limigita pro forta asocio de la substanco kaj la kreskanta risko de hepata kaj pankreata kancero en homoj. Benzidino estas malmulte solvebla en malvarma akvo kaj povas rekristaliĝi ekde varma akvo en ĝia unuhidrata formo.

En la pasinteco, benzidino estis uzata por identigo de sango sed tiu procezo estas nune anstataŭita per testoj kun fenolftaleino, hidrogena peroksido kaj luminolo. Iu sangenzimo provokas la osidadon de la benzidino per blukolora polimero. La cianida testo uzas kemian procedon similan por akirado de la blukoloro.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Benzidino estas preparata en duetapa procezo ekde la nitrobenzeno. Unue, la nitrobenzeno konvertiĝas al 1,2-dufenilhidrazino, ordinare uzante ferpolvon kiel reduktagenton.

La traktado de la 1,2-dufenilhidrazino kun mineralaj acidoj induktas al rearanĝo de la 4,4,-benzidino. Pli etaj kvantoj da aliaj izomeroj ankaŭ formiĝas. La rearanĝo de la benzidino, kiu okazas intramolekule, estas klasike mekanika kaprompilo en organika kemio.

Sintezo de la benzidino per intramolekula rearanĝo.

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Traktado de la benzidino kun p-aminonaftalena-sulfonata acido donas la ruĝkoloran substancon konatan kiel ruĝo de Kongo:
La kongoruĝo estas substanco enhavanta benzidinon en ĝia strukturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]