Benzodiazepinoj
Benzodiazepinoj estas organikaj kemiaj kombinaĵoj el atomoj ligitaj en du "ringoj". Iuj reprezentantoj de tiu grupo de kemiaj substancoj en la medicino uziĝas kiel kontraŭ-angoraj, kontraŭ-spasmaj, trankviligaj kaj dormigaj medikamentoj.
R1 | R2 | R7 | R2’ | Nomo |
CH3 | O | Cl | H | Diazepamo |
H | O | NO2 | H | Nitrazepamo |
CH3 | H2 | Cl | H | Medazepamo |
H | O | NO2 | Cl | Klonazepamo |
1H-Benzo-1,4-Diazepino |
Klordiaepoksido |
Klordiazepoksido |
Strukturo
Benzodiazepinoj konsistas el aromata, sesmembra benzena ringo, kaj sep-membra, "ne-saturita" ringo, kiu enhavas du atomojn de azoto: la silaboj "benz", "di" (latine por "du") kaj "az" (por azoto) sekve aperas en la nomo de la substancogrupo. Kiel medikamento preskaŭ ekskluzive nur uzatas 1H-Benzo-1,4-diazepinoj, kiuj en la kvina pozicio havas plian sesmembran ringon kiel benzeno, piridino aŭ ciklohekseno.
Historio
La unua substanco el tiu grupo, kiu medicine aplikiĝis, estis Klordiazepoksido. Ĝi evoluis pere de la kemiisto Leo Sternbach por la kemia konzerno Hoffmann-La Roche kaj ekde la jaro 1960 vendiĝis sub la komerca nomo Librium®. La substanco Diazepamo (komerca nomo Valium®), produktita ekde la jaro 1963 fare de la sama konzerno, por la sekvaj jaroj iĝis la plej multe vendata medikamento tutmonde.