Benzeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benzolo)
Saltu al: navigado, serĉo
Benzeno
Benzene circle.svg
Plata kemia strukturo de la Benzeno
Benzene-aromatic-3D-balls.png
Tridimensia strukturo de la Benzeno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Benzolo
Kemia formulo
C6H6
CAS-numero-kodo 71-43-2
ChemSpider kodo 236
PubChem-kodo 241
Merck Index 14,492
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molara maso 78.11 g·mol-1
Denseco 0.88 g cm−3
Fandpunkto 5.53 °C
Bolpunkto 80.1 °C
Refrakta indico  1,5011
Ekflama temperaturo 11 °C
Memsparka temperaturo 497.78 °C
Acideco (pKa) 9.24
Solvebleco Akvo:
  • 1.53 g/L (0 °C)
  • 1.81 g/L (9 °C)
  • 1.79 g/L (15 °C)
  • 1.84 g/L (30 °C)
  • 2.26 g/L (61 °C)
  • 3.94 g/L (100 °C)
  • 21.7 g/L (200 °C, 6.5 MPa)
  • 17.8 g/L (200 °C, 40 MPa)
Mortiga dozo (LD50)
  • 930 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R16 R36/38 R23/24/25 R65
Sekureco S45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Damaĝo-piktogramo
Eksplodema substancoDamaĝa substancoDamaĝa al sano
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H304, H315 H319, H340, H350, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P210, P301+310 P305+351+338, P308+313, P331
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Benzeno[1][2] estas organika kemia kombinaĵo (C6H6), kiu estas senkolora, fluema, forte refrakta, akra-gusta likvo kun karakteriza odoro. Ĝi brulas fulgante, lumante; tre brulema. Inhalado de ĝia vaporo kaŭzas akutan aŭ kronikan veneniĝon; en granda koncentreco povas kaŭzi morton pro la malfunkciigo de la spira centro; ankaŭ ĝi kaŭzas leŭkemion. Ankaŭ la trinkado de la benzolo havas samajn simptomojn. Ĝi kaŭzas sur la haŭto blazetajn erupciojn.

Ĝi estas tipa kombinaĵo de la aromataj kombinaĵoj; la molekulo konsistas el unu benzena ringo. Tiun ringon oni skizas ofte kiel norman sesangulon. Kvankam ĝi estas nesaturita kombinaĵo, ĝi ne havas duoblajn ligojn. La 6 karbonatomoj interligiĝas al ringa strukturo per aromataj ligoj.

Ĝi troviĝas en la naturo nur en eteta kvanto en preskaŭ ĉiu nafto. Oni produktis ĝin komence el la koaksofornega gaso, sed ekde la 1950-aj jaroj jam ellaboris aliajn metodojn de transformado. Dum la transformigo oni transformas la benzinojn de nekonvenaj kvalitoj al bona kvalito per termika aŭ katalizila metodo. Ĉe tiu procedo la naftoderivaĵoj riĉiĝas je benzeno (kaj ksilolo, tolueno, kiun oni eltiras. Per desalkiligo oni gajnas benzenon el la tolueno, ksilolo, kiuj pli grandkvante produktiĝas en la naftoderivaĵoj kiel benzeno.

Ankaŭ benzolo nomiĝas la kruda komercprodukto, konsistanta je ĉirkaŭ 90 % benzeno: la ceteraj 10 % estas homologoj, ia. tolueno.

Ĝiaj derivaĵoj estas gravaj materialoj en la kemia, medikamenta, farba, plasta, plantprotektanta kaj aliaj industrioj.

Ĝi estas bona solvilo, kaj baza substanco por energioproduktado (hejtado, propulso).

Struktura kaj spaca modeloj de benzeno

Kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kronologio de la benzeno pere de ties sicencistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. benzeno en vortaro.net
  2. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 31. Arkivita el la originalo je 2015-07-06.