Beotio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Beotio en Grekio

BeotioBoeotie (greke Βοιωτία, Boiótia - dum antikvaj tempoj Boiotia) estas historia pejzaĝo de Grekio. Beotio estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Moderna prefektujo estas proksimume en la samaj limoj, kiel estis en la antikva epoko. Ĝi kovras areon de 3.211 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 131.000 enloĝantojn. Ĉefurbo nuntempe estas Livadia. La provinco apartenas al la administra regiono Meza Grekio.

Dum la epoko de antikva Grekio la ĉefurbo de Beotio estis la antikva urbo Tebo aŭ "Teboj". La legenda fondinto de la urbo Tebo estis Kadmo.

Antikva Beotio

Beotio situas norde de orienta parto de la Golfo de Korinto, sude dividas ĝin de Atiko la montaro Kitairono, norde ĝi limas kun Lokriso kaj kun Golfo de Eŭbojo. En la norda parto situas vasta lago Kopaiso, senakvigita kaj transformita en grundon en la jaro 1892. El la lago jam en antikva epoko oni forkondukadis akvon parte per subteraj artefaritaj kanaloj.

En antikvaj tempoj kaj en mitologio Beotio signife rolis. Gravaj urboj estis fortikaĵo Tebo, komercaj centroj Plataio kaj Orĥomeno. Geografie Beotio estas unu tutaĵo kaj havas grandparte naturajn limojn. Ĉar ankaŭ etne ĝi estis homogena, penis Tebo dum jarcentoj ankaŭ pri ĝia politika unuiĝo, sed atingis nur liberan ferderacion, ĉefe kun religia signifo. Tebo estis kutime rivalo de Ateno kaj ofte kontraŭ ĝi ligiĝis kun Sparto. Verŝajne ankaŭ pro tio estis beotanoj en Ateno nur obtuzaj stultuloj.

Sonorilforma diaĵo el Beotio (Ceramikaĵo, el la 7-a jarcento a.K.)

Politika signifo de Beotio kaj Tebo finiĝis per neniigo de la urbo fare de Aleksandro la Granda en la jaro 335 a.K. Kun Beotio interalie ligiĝas la nomoj de Pindaro, (la plej granda lirikisto helena), Epaminondo (teba militestro), kaj Eteoklo (reĝo, frato de Poliniko), Heziodo (greka poeto), kaj Plutarko (verkisto kaj biografiisto) kaj en Beotio laŭ tradicio mortis la evangeliisto Sankta Luko.

Aktualaj municipoj

Eksteraj ligiloj