Bepi Colombo
Aspekto
| Bepi Colombo | |
|---|---|
| Lando | |
Bepi Colombo - kutime internacie skribata en unu vorto kun du majuskloj BepiColombo[1] - estas kosmoesplora projekto cele al pli profunda esplorado de la suna sistemo. Temas pri kvarparta kosmosondilo kiu lanĉiĝis la 20-an de oktobro 2018 al la planedo Merkuro. Ĝin vivtenas kaj financas la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA; angle European Space Agency, ESA; france Agence spatiale européenne, ASE, germane Europäische Weltraumorganisation), interregistrara organizaĵo por la kunordigo de la eŭropaj kosmoesploraj entreprenoj kun ĉefsidejo en Parizo, kunlabore kun la Japana Aerokosmo-Esplora Agentejo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kvankam skribmaniero BepiColombo en unu vorto kun du majuskloj laŭ la esperanta gramatiko ne eblas, sed ke ne temas pri esperanta vorto, montras jam la litero "c", ĉi-tie prononcata "k"
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj misioj de la Eŭropa Kosma Agentejo pri esplorado de la suna sistemo estas Rosetta, Mars Express, Venus Express kaj Exo Mars.
