Berbera lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Berberaj lingvaj areoj

La berbera (maziĥe : ⵜⵉⴼⵉⵏⴰⵖ[1]) lingvaro estas grupo da lingvoj en la afrikazia lingvaro parolataj de berberoj apartenantaj al grupo de nordafrikaj popoloj: kabiloj, ŝelhoj, tuaregoj, tamaziĥtoj, rifoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La berbera aŭ prefere maziĥa lingvo estas foje konsiderata kiel unu lingvo, kiu ankaŭ ricevas la nomon tamaziɣtamaziɣt (Esperante: 'tamaziĥta'). Plejofte tamen, oni dividas ĝin en pluraj malsamaj lingvoj, kies divido ne estas unueca el literatura kaj filologia vidpunktoj.

La nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 11 000 000[2]. Oni kelkfoje mencias la nombron de 4 milionoj en Alĝerio plus kelkaj milionoj en Maroko kaj centoj da miloj en aliaj landoj de Norda Afriko (Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio). Ekzistas ankaŭ grupoj de berberparolantoj enmigrintaj en kelkaj eŭropaj landoj (Francio, Hispanio, Nederlando, Belgio, Britio, Danio).

La 10-an de januaro 2016 la registaro de Alĝerio deklaris la "tamaziĥtan" oficiala ŝtata lingvo.[3]

Manko de norma lingvo[redakti | redakti fonton]

"Tamazight" aŭ la maziĥa lingvo estas la originala lingvo de la berberoj el la fruaj tagoj de Nord-Afriko, de la Oazo Siva en Egiptio ĝis Kanarioj, kie Kanarianoj ankoraŭ konsideras sin berberoj kaj ne hispanoj. Tamen ĉi tiuj berberaj popoloj evoluis tra la tempo kaj historio. Hodiaŭ Libio, Tunizio, Maroko, Alĝerio, Maŭritanio kaj eĉ parto de Senegalo efektive kreiĝis pro la koloniigo. Rezulte de tio, la origina lingvo, la tn. "Tamazight" preskaŭ ne plu estas parolata en iu ajn de tiuj landoj.

"Tamazight", nomo kiun donas marokaj berberoj de la centro (Meza Atlaso) al sia lingvo, nomiĝas

=> "Taqvaylit" por la berberoj de Kabilio en Alĝerio,

=>"Tamaceht" por la tuaregoj de Alĝerio,

=>"Tamzavit" por la mozabitaj berberoj,

=>"Tacawit" por la berberoj cawis- same flanke de la provinco Batna,

=>"Tarifit" por marokaj berberoj de la RIF-montaro,

=>"Tacelhit" por marokaj berberoj de la sudo kaj

La libiaj berberoj ankaŭ havas sian propran lingvon. Tio validas ankaŭ por parto de la tunizia loĝantaro.

Unuvorte, tio, kion vi devas scii, estas, ke ĉiuj ĉi berberaj lingvoj diferencas unu de la alia sekve de la evoluoj de ĉiu popolo kaj regionoj de iu lando. Ili ĉiuj kompreneble havas multajn similecojn en la vortprovizo de la gepatra lingvo, la maziĥa lingvo, sed nuntempe berbero de Kabilio ne povos fari interparolon kun berbero de Maroko, same por la aliaj. Mankas normigado tra Norda Afriko, kie la nunaj registaroj de ĉiuj ĉi landoj efektivigas politikojn kontraŭ la berbera lingvo kaj kulturo de Norda Afriko. La berberaj popoloj de Nord-Afriko ne vere havas sian propran liberan kaj sendependan ŝtaton por disvolvi ĉi tiun normigon de la maziĥa lingvo kaj fari norman lingvon.

Ĉefaj popoloj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] amaĥag; [f] Berberes; [r] berberi
  • Loĝloko: Grupo de nordafrikaj popoloj (kabiloj, ŝelhoj, tuaregoj, tamazigtoj, rifoj, mozabitoj kaj aliaj), ĉefloĝantoj de Nord-Afriko, Centra kaj Okcidenta Saharo
  • Loĝantaro: Pli ol 11 520 000 (1992).
  • Lingvo: Berberaj-libiaj lingvoj.
  • Religio: Islamanoj sunaistoj (plejmulte), islamanoj ĥariĝistoj, judoj, kristanoj.

Kabiloj

  • Nomoj: [f] Kabyles; [r] kabili [eo] kabiloj, estas la nomo por la berberoj de Alĝerio.
  • Loĝloko: Montaraj regionoj de Norda Alĝerio: Kabilio
  • Loĝantaro: 3 000 000 (1992).
  • Lingvo: kabila.
  • Religio: Islamanoj sunaistoj.

Ŝelhoj

  • Nomoj: propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ ašelḥiašlḥi, plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ išelḥijenišlḥijn , france chleuhs
  • Loĝloko: montaroj Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso en la centro de Maroko, kaj ebenaĵo Sus en suda Maroko
  • Loĝantaro: ĉirkaŭ 4 000 000.[4]
  • Lingvo: ŝelha.
  • Religio: sunaisma Islamo.

Tuaregoj

  • Nomoj: [m] imoŝag; [f] Touareg; [r] tuaregi
  • Loĝloko: Saharaj regionoj en Malio, Niĝero, Burkino, Alĝerio kaj Libio
  • Loĝantaro: 1 150 000 (1992), inter ili en Malio pli ol 610 mil
  • Lingvo: tuarega.
  • Religio: Islamanoj sunaistoj.

Rifoj

  • Nomoj: france rif, hispane rifeños
  • Loĝloko: Norda Maroko: regiono de la Rif-montaro. Melilo
  • Loĝantaro: 1 250 000 (1992).
  • Lingvo: rifa. parolas la rifan berberan, kaj siatempe havis kiel kulturlingvon la hispanan, dum la maroka registaro pli favoris la araban kaj la francan.
  • Religio: Islamanoj sunaistoj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Sivia lingvo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(franca) L. Galand: "Les Parlers Berbères", incl. Jean Perrot, David Cohen, Les langues dans le monde ancien et moderne: langues chamito-sémitiques, Editions CNRS: Paris 1988

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Temas pri la berbera skribita en la nov-berbera alfabeto adaptita por komputiloj kaj aliaj modernaĵoj
  2. Lingva Prismo: Berberaj lingvoj
  3. artikolo "La promotion de tamazight langue nationale et officielle consolide l'identité nationale" ("la subteno de la tamaziĥta lingvo nacia kaj oficiala firmigas la nacian identecon" en la retejo de la ŝtata alĝeria gazetara servo] (france)
  4. [http://www.ethnologue.com/language/shi Lewis, M. Paul kaj aliaj: libro Ethnologue: (2015), publikigita en Dalaso, Teksaso, Usono, ankaŭ havebla en la retejo ethnologue.com