Berberis thunbergii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberis thunbergii
Barbaris de Thunberg (Berberis thunbergii)
Barbaris de Thunberg (Berberis thunbergii)
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj Ranunculales
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis thunbergii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Berberiso de Thunberg (Berberis thunbergii), ankaŭ nomata verda heĝoberberiso, estas plantospecio el la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). Berberis thunbergii hejmiĝas en Japanujo kaj Ĉinujo. Ĝi estis portita en la 18a jarcento de la svedo Carl Peter Thunberg al Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nepostulema somerverda (decidua) arbusto povas kreski ĝis alteco de 2 metroj. Ĝi kreskas vertikale kaj havas densan habiton. La branĉoj havas folidornojn.

La supra surfaco havas helverdan kaj la malsupran flankon blue verda surfaco. La folioj estas renverse ovoformaj kaj 1 ĝis 3  cm longaj. La kolorigado en aŭtuno estas oranĝa ĝis kamenruĝa.

La dornoj estas malbrile flavaj kaj longas 5 ĝis 15 mm longaj.

La malgrandoj konkoformaj floroj estas malbrile flavaj kaj je la ekstera flanko ruĝecaj. La Thunberg-a berberiso floras de aprilo ĝis majo. En aŭtuno aperas la oblongaj helruĝaj beroj. La kromosomonombro estas 2n = 28.

Plimultigado[redakti | redakti fonton]

Oni povas multobligi Berberis thunbergii kaj generative kaj vegetative.

La semojn oni dissemas tuj post la rikolto. Eblas ankaŭ stratifiki la semojn kaj dissemi ilin printempe.

La vegetativa multobligado okazas en decembro ĝis marto. Bezonatas lignaj kaj duonlignaj stikaĵoj kun longeco de ĉ. 12 cm.

Uzado[redakti | redakti fonton]

B. thunbergii 'Atropurpurea'
floroj de la malhelfoliaj kultivaroj
B. thunbergii 'Aurea'
kultivaroj kun flavaj folioj
B. thunbergii
beroj kaj folioj en aŭtuna koloro

Kultivaroj kaj hibridoj[redakti | redakti fonton]

  • Berberis thunbergii, 'Atropurpurea' (sangoberberiso), en kulturo ekde 1913 . mezalta, dense disbranĉita vertikala arbusto. Alteco 2 - 3 m, larĝeco 2 – 3 m. Koloro de la folio ruĝa ĝis purpurruĝa. Koloro en aŭtuno karminruĝa.
  • Berberis thunbergii 'Atropurpurea Nana' (malgranda sango berberiso), bredita en Nederlando en la jaro 1942
  • Berberis thunbergii 'Aurea', kultivita ekde 1950
  • Berberis thunbergii 'Bagatelle' (kruciĝo el Berberis thunbergii 'Kobold' kaj Berberis thunbergii 'Atropurpurea Nana'), ekde 1971
  • Berberis thunbergii 'Crimson Pygmy', sinonimo por Berberis thunbergii 'Atropurpurea Nana'
  • Berberis thunbergii 'Dart's Red Lady'
  • Berberis thunbergii 'Erecta'
  • Berberis thunbergii 'Little Favorite' sinonimo por Berberis thunbergii 'Atropurpurea Nana'
  • Berberis thunbergii 'Golden Ring', ekde 1950
  • Berberis thunbergii 'Green Carpet'
  • Berberis thunbergii 'Harlequin', seit 1969
  • Berberis thunbergii 'Helmond Pillar'
  • Berberis thunbergii 'Keller's Surprise'
  • Berberis thunbergii 'Kelleriis', el Danujo
  • Berberis thunbergii 'Kobold', bredita 1950 en Nederlando
  • Berberis thunbergii 'Pink Queen', bredita 1958 en Nederlandop
  • Berberis thunbergii 'Red Chief', 1942, Nederlando
  • Berberis thunbergii 'Red Pillar'
  • Berberis thunbergii 'Rose Glow', bredita 1957 en Nederlado
  • Berberis thunbergii 'Silver Beauty'

La hibridoj inter Berberis thunbergii kaj Berberis vulgaris havas la nomon Berberis ×ottawensis, la hibridoj inter Berberis thunbergii kaj Berberis julianae estas Berberis ×mentorensis..

Simileco kun Berberis vulgaris[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ berberisaj specioj distingiĝas ĉefe en tio, ke Berberis thunbergii havas pli malgrandajn foliojn kaj Berberis vulgaris pli grandajn kaj segilformajn foliojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Kelly, John Hillier (Hrsg.): The Hillier Bäume & Sträucher. 1. Aufl. Thalacker-Medien, Braunschweig 1997, ISBN 3-87815-086-5.
  • Jost Fitschen (Begr.), Franz H. Meyer (Bearb.): Gehölzflora. 11. erw. und korrigierte Aufl. Quelle & Meyer, Wiebelsheim, 2002, ISBN 3-494-01268-7.
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8
  • Gordon Cheers (Eld.): Botanica: Das ABC der Pflanzen. 10.000 Arten in Text und Bild. Könemann Verlags, Köln 2002, ISBN 3-8290-0868-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]