Berberisomahonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberisomahonio

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Mahonio Mahonia
Specio: Mahonio hibrido, Mahonia x media
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Berberisomahonio, Hibridmahonio× Mahoberberis estas hibridgenro, kruciĝo inter Berberiso- kaj Mahonio-specio (Mahonia × Berberis). La genronomo mahoberberiso estas formita el la genronomoj Mahonia kaj Berberis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La per kruciĝo trovitaj formoj distingiĝas de berberisoj pro nedornaj branĉoj kaj de mahonioj pro ofte simplaj, ofte tripartaj folioj. Ili estas plantitaj precipe pro la folioj, kiuj estas tre diversaj. La floroj estas flavaj kaj ili aperas printempe en malgrandaj grupoj. La beroj estas nigraj kaj plej ofte nefekundaj. La specioj de ĉi tiu hibridgenro estas vintrotolerema.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Estas distingita diversaj specioj:

  • ×Mahoberberis aquisargentii KRÜSSM.: Kruciĝo inter ordinara mahonio (Mahonia aquifolium) kaj Berberis sargentiana. Ambaŭ estas starantaj arbustoj kun brilaj folioj kaj densa branĉaro. Unu el la du specioj havas malhelverdaj kaj brilaj folioj. La alia havas nebrilajn malsuprajn folisurfacon la beroj de tiuj specioj estas nigraj.
  • ×Mahoberberis miethkeana MELANDER & EADE
  • ×Mahoberberis neubertii (BAUMANN ex LEM.) C.K.SCHNEID.: estas kruciĝo inter ordinara mahonio (Mahonia aquifolium) kaj la ordinara berberiso (Berberis vulgaris). La hibrido el tiuj du estas ĉiamverda aŭ nur vintroverda ĝis 1 m alta rondeca arbusto. La folioj estas bluverdaj, dum malvarma vetero kelkfoje ankaŭ bronzkoloraj.
  • rustimunaj specioj:
  • ×Mahoberberis 'Smaragd'
  • ×Mahoberberis 'Magic'

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, Andreas, A. Bärtels: Flora der Gehölze. Dua eldono. Eugen Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2006. ISBN=3-8001-4832-3
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 17. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3573-6.
  • Brickell Christopher: The Royal Horticultural Society (Hrsg.): Die große Pflanzenenzyklopädie. A bis . Dorling Kindersley. Starnberg 2004. ISBN 3-8310-0657-1.