Berberisopsaloj
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
berberisopso Berberidopsis Hook. f. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La berberisopsaloj (latine Berberidopsidales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 2 familiojn, 2 genrojn kaj 3 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas berberisopso.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La scienca nomo de la tipa genro Berberidopsis estas kunigo de 2 radikoj : Berberis + la greka ὄψις, εως (= vido, aspekto), do "kiu similas al berberiso". Estas 2 eblaj etimologioj por la genro Berberis: el la araba vorto de la frukto de tiu planto, aŭ el la greka βέρβερι, εος (= konko) pro la formo de la petaloj. Ĉiukaze, estas neniu etimologio kun d, nek en berberis, nek en opsis por klarigi la familian nomon Berberidopsidaceae.
Taksonomio[redakti | redakti fonton]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj
- Aextoxicaceae Engl. & Gilg - ekstoksikacoj
- Aextoxicon Ruiz & Pav. - ekstoksiko
- Berberidopsidaceae Takht. - berberisopsacoj
- Berberidopsis Hook. f. - berberisopso
- Aextoxicaceae Engl. & Gilg - ekstoksikacoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj