Bercher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bercher (stacidomo).
Bercher
Blazono de Bercher
Blazono de Bercher
Blazono de Bercher
Preĝejo de Bercher
Preĝejo de Bercher
Preĝejo de Bercher
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 543797 / 171456 (mapo)46.6919444444446.7038888888889Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 42′ O; CH1903: 543797 / 171456 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1138
Areo 4,25 km²
Alteco 637 m super marnivelo
Poŝtkodo 1038
Komunumkodo 5512
Mapo de Bercher
Mapo de Bercher
Situa mapo de Bercher
vdr

Bercher estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bercher situas sur molasa altebenaĵo en nordoriento de Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando. Ĝian orientan komunumolimon formas la rivero Mentue. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bercher kun la kvartalo Jalet en sudo kaj la vilaĝeto Le Martinet en nordoriento apud la bordo de Mentue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,25 km², de kiuj 24,5% estas kovritaj de arbaro, 58,1% servas por agrikulturo kaj 16,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bercher limas en nordo al Oppens, en nordoriento al Ogens, en oriento al Montanaire, en sudoriento al Boulens, en sudokcidento al Fey, kaj en okcidento al Rueyres.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bercher situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra al komunumo pasas konekta vojo de Echallens al Ogens kaj vojoj al Bioley-Magnoux kaj Rueyres. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 15 kilometroj nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. En Bercher situas la finhaltejo de la mallarĝspura trama fervojlinio de Laŭzano tra Echallens al Bercher.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bercher datiĝas el la jaro 1154 kiel Berchiaco. Dum mezepoko Bercher estis la centro de senjorujo, al kiu apartenis la vilagoxj Rueyres, Fey kaj Saint-Cierges. La senjorujo apartenis al la senjoroj de Cossonay, kiuj ĝis submetis en la jaro 1299 al la episkopo de Laŭzano. Post la formorto de la familio de Cossonaj estiĝis konflikto pri la senjorujo inter Jean de Chalon-Arlay kaj Aymon de La Sarraz. Surbaze de juĝo de la Duko Amadeo la 8-a de Savojo la senjorujo estis koncedita al La Sarraz. Ek de la jaro 1420 la senjorujo estis rekte submetita al la dukoj de Savojok, kiuj ĝis koncedis kiel feŭdo alo Humberto de Glérens. Surbaze de edziĝo la havaĵo transiris al Claude Dortans, kies idoj ĝin herdigis en la jaro 1683 al Georges de Saussure. En la jaro 1712 la senjorujo sub la berna regado estis levita al la rango de baronlando favore al Jean-Louis de Saussure. La loko ricevis subvoktan tribunalon kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Yverdon. Poste ĝi apartenis ĝis 1803 al la Distrikto Moudon kaj tiam ĝis 1960 al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]