Berend Botje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La statuo de Berend Botje en Zuidlaren

Berend BOTJE estas la titolo de populara nederlanda infankanto.

Verŝajne en la kanto oni indikas la ununuran marheroon kiu venis el la provinco Drenthe : Lodewijk van Heiden (1773-1850)

Statuo kun fontano de Berend Botje situas en la vilaĝo Zuidlaren.

Teksto de la kanto[redakti | redakti fonton]

Berend Botje ging uit varen    Berend Botje ŝipveturis
Met zijn bootje naar Zuidlaren Per sia boateto al Zuidlaren
De weg was recht, de weg was krom La vojo estis rekta, la vojo estis kurba
Nooit kwam Berend Botje weerom Neniam Berend Botje revenis

Een, twee, drie, vier, vijf, zes, zeven    Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep
Waar is Berend Botje gebleven? Kie do Berend Botje nun estas?
Hij is niet hier, hij is niet daar Li ne estas ĉi-tie, li ne estas tie
Hij is naar Amerika. Li estas al Ameriko

Historio[redakti | redakti fonton]

Berend Botje?

La statuo de Berend Botje situas je la Stationsweg en Zuidlaren. Tiu statuo emfazas la legendon de la vireto Berend Botje. Kiu estis tiu ulo? La eksa “Stichting Recreatiebelangen Zuidlaren” (Fondaĵo Distro-interesoj Zuidlaren) en 1964 lanĉis la planon por realigi artaĵon, prezentante Berend Botje. La statuo estas formplanita de sinjoro Pot, kiu en tiu tempo loĝis en Son (Norda-Brabanto.) La statuo estis inaŭgurita je la 1-a de julio 1967 de la prezidanto de la “Drents Genootschap” (Societo de Drenthe) kaj la “Culturele Raad” (Kultura Konsilantaro) Dr. K. van Dijk.

Sed kiu li nu estas?. La opinioj diverĝas. Berend Botje estus farmisto el Borger, kiu antaŭ longa tempo kun sia boateto veturis sur la Hunze al Zuidlaren. Li alvenis sur la “Zuidlaardermarkt” (foiro de Zuidlaren) kaj neniam revenis.

Aliuloj asertas, ke “Bommen Berend “ (la kromnomo de la episkopo de Münster, kiu en 1672 bombardis la urbon Groningen) kaŝis sin post tiu nomo.

Aliuloj diras ke Berend Botje estis marheroo, nome la nobelo “Lodewijk van Heiden tot Laarwoud” (pli fruaj loĝantoj de la nobeldomo Laarwoud en Zuidlaren estis i.a. la familioj van Heiden Reinestein). Tiu Lodewijk naskiĝis en Zuidlaren. Li oferis siajn servojn al la rusia caro. En Sankt-Peterburgo estas monumento por li. En 1832 li estis akceptita kiel heroo en Zuidlaren, post tio foriris kaj neniam revenis.

Sekva versio estas ke Berend Drenth (kromnomo Berend Botje), estis riĉa ŝipposedanto el Groningen, kiu forsendis siajn kadukajn ŝipojn al la Balta maro por pliposte, kiam la ŝipoj pereis, enkasigi la asekuran monon. Ne tiu Berend Drenth, sed la ŝipanaro neniam revenis.

Botje ankaŭ estis la nomo de nederlanda monero, kiu havis valoron de 2 1/2 cendo. “Botje bij Botje leggen” estas nederlanda proverbo kiu signifas: kune pagi ion.

Berend Botje ankaŭ povintus eliri al la Vadomaro por tie, kiel fiŝisto, kapti fleson. La nederlanda nomo por fleso estas "bot" kaj fleseto estas "botje".

Sufiĉaj versioj do pri tiu tre konata ulo. Kiu scias la veran version, rajtas tion diri. La vero verŝajne neniam malkovriĝos.