Brünisried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Berg (Brünisried))
Brünisried
Blazono de Brünisried
Blazono de Brünisried
Blazono de Brünisried
Katolika preĝejo de Brünisried
Katolika preĝejo de Brünisried
Katolika preĝejo de Brünisried
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 45′ 31″ N 7° 16′ 42″ O / 46.75861 °N, 7.27833 °O / 46.75861; 7.27833 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 31″ N 7° 16′ 42″ O / 46.75861 °N, 7.27833 °O / 46.75861; 7.27833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 640
Areo 3,25 km²
Alteco 875 m super marnivelo
Poŝtkodo 1719
Komunumkodo 2292
Mapo de Brünisried
Mapo de Brünisried
Mapo de Brünisried
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Brünisried estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brünisried situas en la Friburgaj Antaŭalpoj sur terena teraso supre kaj okcidente de la valo de la rivero Sinĝino, al kiu la komunuma teritorio estas senakvigita pere de la rojo Grabenbach. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la akvokolekta baseno de la rivero Galtera. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Brünsiried (sur alteco de 876 m s.m.) la vilaĝetoj Berg (sur alteco de 933 m s.m.), Menzisberg (sur alteco de 930 m s.m.) kaj Holzgassa (sur alteco de 850 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,25 km², de kiuj 19,1% estas kovritaj de arbaro, 72,3% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brünisried limas en nordo al Alterswil, en oriento al Zumholf, en sudo al Plaffeien, en okcidento al Rechthalten, kaj en nordnordokcidento al Sankt-Urso.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En oriento tra la komunuma teritorio kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Tafers al Plaffeien, kiu tamen pasas flanke de la vilaĝoj de la komunumo. De la kantona ĉefvojo kondukas la vojo n-ro 3130 tra la vilaĝo al Rechthalten. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas en Düdingen proksimume 12 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo tra Tafers al Plaffeien kaj la lago Schwarzsee la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brünisried datiĝas el la jaro 1294 kiel Brunisriet. Kiel parto de la paroĥo Rechthalten Brünisried apartenis de 1445 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Malnova Kamparo de Friburgo. En la jaro 1832 Brünisried konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]