Bergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergamo
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio (2005)
Provinco BG Bergamo (2005)
Geografia situo 45° 42′ N, 9° 40′ O (mapo)45.79.6666666666667Koordinatoj: 45° 42′ N, 9° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 249 m
Areo 39 (2005) km²
Loĝantaro 119 534 (2023)
Loĝdenso 2976 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Azzano San Paolo, Curno, Gorle, Lallio, Mozzo, Orio al Serio, Paladina, Ponteranica, Seriate, Sorisole, Stezzano, Torre Boldone, Treviolo, Valbrembo (2005)
Patrono Aleksandro de Bergamo
Festa tago 26-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj bergamaschi
Poŝtkodo 24121–24129
Imposta kodo A794
Kodo laŭ ISTAT 016024
Telefona prefikso 035
Retpaĝo http://www.comune.bergamo.it
Loko en mapo
vdr

Bergamo estas urbo de Italio, situanta en Lombardio. Ĝi estas iom konata kiel naskiĝejo de danco bergamasko. Ĝi estas ĉefurbo de la centra provinco samnoma en la norda regiono Lombardio. Tiu provinco limas sude kun la provinco Cremona, okcidente kun Milano kaj Lecco, norde kun Sondrio kaj oriente kun Brescia (parte laŭ la lago Iseo).

La urbo estas historia kaj artoplena. Ekzemple la Accademia Carrara [Karara Akademio] enhavas pentraĵojn de Botticelli, Rafaelo, Tiziano kaj Bellini, krom kelkaj verkoj de lokaj artistoj, kiel tiuj de la skulptisto de la 20-a jarcento, nome Giacomo Manzù.

En Bergamo okazis kongreso de SAT en 1974.

Apud Bergamo videblas ekzemplo de moderna arkitekturo en Crespi d'Adda, modelo de vilaĝo por laboristoj.


vidu ankaŭ: Bergama