Bergamotujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bergamotujo
Citrus bergamia - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-184.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: Bigaradujo
Citrus bergamia
Risso[1]
Sinonimoj[2]
  • Citrus aurantium subsp. bergamia (Risso & Poit.) Wight & Arn. ex Engl.
  • Citrus aurantium var. bergamia Loisel
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
fruktoj de bergamotujo

Bergamotujo (Citrus bergamia, Risso) estas specio de citruso, arbo kun fruktoj malpli grandaj ol oranĝo, pir- aŭ glob-formaj (bergamoto), kun tre acida, verdete flava karno kaj amara, bonodora flava ŝelo. La bonodoraj fruktoj de la grandeco de oranĝo, havas flavan aŭ verdan koloron simila al limedo, depende de maturiĝo.

Genetika esplorado pri la praulaj originoj de pluekzistantaj citrusaj kulturvarioj eltrovis bergamotujon kiel verŝajna hibrido inter citrono kaj maldolĉa oranĝo.[3]] La ŝelaj fruktekstratoj estas uzataj por aromi manĝaĵojn, parfumojn kaj kosmetikaĵojn.[4] Ĝiaj uzado sur la haŭto povas pliigi fotosentemon, rezultigante pli grandan damaĝon dum sunbanado.[5]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto bergamoto estas etimologie derivita de la itala vorto bergamotto,[6] antaŭe laũ turka origino: bey armudubey armut ("la piro de sinjoro" aŭ "sinjoro piro").[7]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Citrus bergamia estas malgranda arbo kiu floras dum la vintro. La suko gustas malpli acide ol citrono, sed pli maldolĉe ol grapfrukto. [Citaĵo bezonata]

Fitokemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bergamoto enhavas flavonoidajn fitokemiaĵojn, kiel ekzemple neoeriocitrino, naringino, neohesperidino, ponceritino, melitidino, mitrocino, miriflino kaj brutieridino.[8] Bergamotaj folioj enhavas malsamajn indolajn alkaloidojn, kiel N, N, N-trimetiltriptamino.[9]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La bergamotujo ne rilatas al la herboj konataj kiel bergamoto aŭ sovaĝa bergamoto, Monarda didyma kaj Monarda fistulosa, kiuj estas en la Menta familio, kaj estas nomumitaj laŭ sia simila aromo.

Citrus bergamia ankaŭ estis klasifikita kiel Citrus aurantium subsp. bergamia (t.e. subspecio de amara oranĝo).[10]

Citrus bergamia foje estas konfuzita kun (sed ne samas kiel):

Produktado[redakti | redakti fonton]

Bergamota oranĝo el Kalabrio, Italio

Plejparte limiĝas al la marbordaj regionoj de la Ionia Maro de la provinco Reggio, Kalabrio en Italio, tiomgrade ke ĝi estas simbolo de la tuta urbo. Plej multe de la bergamoto venas de mallonga terpeco tie, kie la temperaturo estas favora. La frukto ankaŭ estas produktata en Argentino, Brazilo, Alĝerio, Ebura Bordo, Maroko, Tunizio, Turkio, kaj Sudorienta Azio kie ĝi havas siajn radikojn.

Citrusa bergamoto komerce kreskas en suda Kalabrio (provinco Reggio), suda Italio. Ĝi ankaŭ kreskas en suda Francio[11] kaj Eburbordo por la esenca oleo kaj en Antalia en suda Turkio por sia marmelado.[12] La frukto ĝenerale ne uzindas por suka konsumo.[4] Tamen, en Maŭricio, kie oni ĝin plantas etskale, ĝi estas plejparte konsumata kiel suko.

Cent bergamotoj donas ĉirkaŭ 85g (tri uncojn) de bergamota oleo.[13]

Bergamota arbo en kantono Maricopa, Arizono (foto ne uzinda ĉar misgvida ĝi ne estas amara oranĝo)

Bergamotujo en Maricopa County, Arizono

Adulterado kun pli malmultekostaj produktoj kiel oleo de rozarbo kaj bergamota mento estas problemo por konsumantoj. Por protekti la reputacion de siaj produktoj, la itala registaro enkondukis striktajn kontrolojn, inkluzive testojn kaj atestojn pri pureco. La Stazione Sperimentale per le Industrie delle Essenze e dei Derivati ​​dagli Agrumi (Eksperimenta Stacio por Esencaj Oleoj kaj Citrusaj Kromproduktoj) situanta en Reggio di Calabria, estis la kvalitkontrola korpo por la esenca oleo Bergamotto di Reggio Calabria DOP.[14] Dum la dua mondmilito, Italio ne povis eksporti al landoj ligitaj al la aliancaj potencoj. Rivalaj produktoj de Brazilo kaj Meksiko venis al la merkato kiel anstataŭaĵoj, sed ĉi tiuj estis produktitaj de aliaj citrusoj kiel dolĉa limedo.[15]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Teo kaj aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Nigra teo spicita kun bergamota aromo

Esenco el la aroma ŝelo de ĉi tiu acida frukto estas uzata por gustumi teojn Earl Grey kaj Lady Grey, [10] kaj ankaŭ frandaĵon (inkluzive"turkan delicon")[16]

Aromoj[redakti | redakti fonton]

Fiolo enhavanta malhelverd-brunetan oleon

Bergamota oleo estas unu el la plej ofte uzataj ingrediencoj en parfumejo.[17] Ĝi estas aprezita pro sia kapablo kombini kun aro de odoroj por formi bukedon de aromoj, kiuj kompletigas unu la alian.[18] Bergamoto estas ĉefa ero de la originala Eau de Cologne komponita de Jean-Marie Farina komence de la 18-a jarcento en Germanio. La unua uzo de bergamota oleo kiel parfuma ingredienco estis registrita en 1714, kaj troviĝas en la Arkivo Farina en Kolonjo (Germanio). Tamen multe da "bergamota oleo" hodiaŭ estas derivita el menta Kolonja akvo, ankaŭ konata kiel bergamota mento, kiu estas vario de akva mento kaj ne rilatas al citrusoj.

Toksologio[redakti | redakti fonton]

En pluraj studoj, apliko de iuj fontoj de bergamota oleo rekte al la haŭto de kobajoj pruviĝis havi koncentriĝ-dependan fototoksan efikon de kreskanta ruĝeco post ekspozicio al transviola lumo (pro la kemia bergapteno, kaj eble ankaŭ citropteno, bergamotino, geranialo, kaj neralo).[19][20] Ĉi tio estas karaktero aperas en multaj aliaj citrusfruktoj kaj aliaj membroj de Rutacoj inkluzive de ruto. Bergapteno ankaŭ estis implikita al kalia kanalo-blokilo; en unu kazesploro, paciento, kiu konsumis kvar litrojn da teo Earl Grey tage (kiu enhavas bergamotan esencan oleon kiel aromigilo) suferis muskolajn kramfojn.[21]

Bergamoto ankaŭ estas fonto de bergamotino. [Citaĵo bezonata]

Haŭtaj efiko[redakti | redakti fonton]

Uzita en Kosmetikaĵoj kaj parfumaj produktoj, bergamoto povas kaŭzi haŭtan iritadon.[5] En la pasinteco, psoraleno ĉerpita el bergamota oleo estis uzata en sunbrunaj akceliloj kaj sunkremoj. Konataj kiel fotokancerigaj ekde 1959,[22] la substancoj tamen estis uzataj en brunigaj aktivigiloj ĝis 1995,[23] kontribuante al multaj kazoj de melanomo kaj morto.[24]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2017a jaro klinika esplorado farita pri bergamota oleo estis malbonkvalita, sen konkludoj pri ĝiaj eblaj biologiaj efikoj.[25][26] Konsumi bergamotan oleon kiel parto de teo povas kaŭzi muskolajn kramfojn.[5] Uzo sur la haŭto povas esti nesekura, precipe por infanoj kaj gravedaj virinoj, kaj povas kaŭzi erupciojn rezultantajn de fotohaûta tokseco.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The International Plant Names Index, http://www.ipni.org/ipni/idPlantNameSearch.do?id=60455449-2&back_page=%2Fipni%2FeditAdvPlantNameSearch.do%3Ffind_infragenus%3D%26find_isAPNIRecord%3Dtrue%26find_geoUnit%3D%26find_includePublicationAuthors%3Dtrue%26find_addedSince%3D%26find_family%3D%26find_genus%3Dcitrus%26find_sortByFamily%3Dtrue%26find_isGCIRecord%3Dtrue%26find_infrafamily%3D%26find_rankToReturn%3Dall%26find_publicationTitle%3D%26find_authorAbbrev%3D%26find_infraspecies%3D%26find_includeBasionymAuthors%3Dtrue%26find_modifiedSince%3D%26find_isIKRecord%3Dtrue%26find_species%3Dber*%26output_format%3Dnormal, retrieved 2 June 2015 
  2. Porcher, Michel H. (1995), Multilingual Multiscript Plant Name Database (M.M.P.N.D): Sorting Citrus Names, The University of Melbourne, http://www.plantnames.unimelb.edu.au/Sorting/Citrus_1.html 
  3. (2016) “Phylogenetic origin of limes and lemons revealed by cytoplasmic and nuclear markers”, Annals of Botany 117 (4), p. 565–583. doi:10.1093/aob/mcw005. 
  4. 4,0 4,1 Davidson, Alan. (2006) The Oxford Companion to Food. ISBN 0-19-280681-5. “The bergamot orange is not edible and is grown only for its fragrant oil, although its peel is sometimes candied.”.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Bergamot oil. Drugs.com (2018). Alirita 30 November 2018.
  6. Online Etymology Dictionary. etymonline.com.
  7. Collins Dictionaries - Free Online. collinsdictionary.com.
  8. (2015) “Bergamot (Citrus bergamia Risso) Flavonoids and Their Potential Benefits in Human Hyperlipidemia and Atherosclerosis: an Overview.”, Mini-Reviews in Medicinal Chemistry 16 (8), p. 1–11. doi:10.2174/1389557515666150709110222. 
  9. (2013-05-17) “Citrus genus plants contain N-methylated tryptamine derivatives and their 5-hydroxylated forms”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 61 (21), p. 5156–5162. doi:10.1021/jf401448q. 
  10. 10,0 10,1 Bergamotujo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  11. Bergamot Orange - Citrus aurantium ssp bergamia. tradewindsfruit.com.
  12. (26 October 2004) “Reçellerin gözdesi, Bergamut(The most prominent marmalade: Bergamot)”. Alirita 26 April 2012.. 
  13. Brannt, William Theodore; Schaedler, Karl. A Practical Treatise on Animal and Vegetable Fats and Oils
  14. Decreto 15 novembre 2005 – Designazione della Stazione sperimentale per le industrie delle essenze e dei derivati degli agrumi quale autorità pubblica, incaricata di effettuare i controlli sulla denominazione di origine protetta "Bergamotto di Reggio Calabria", registrata in ambito Unione europea, ai sensi del regolamento (CEE) n. 2081/92. ISMEA. Arkivita el la originalo je 2012-04-25.
  15. Board, Niir (2011). "Oil of Bergamot." The Complete Technology Book of Essential Oils (Aromatic Chemicals). p. 75. (ISBN 978-81-7833-066-2).
  16. Garbee, Jenn (2011, January 06). Three generations of Turkish delight in Southern California. Los Angeles Times.
  17. Zoe Diana Draelos. (14 October 2015) Cosmetic Dermatology: Products and Procedures. Wiley, p. 57–. ISBN 978-1-118-65546-7.
  18. (23 August 2013) Citrus bergamia: Bergamot and its Derivatives. CRC Press, p. 467–. ISBN 978-1-4398-6229-2.
  19. (1979) “Phototoxicity of Bergamot oil. Comparison between humans and guinea pigs”, Dermatologica (fr) 158 (4), p. 229–43. doi:10.1159/000250763. 
  20. (2007) “Phototoxicity of bergamot oil assessed by in vitro techniques in combination with human patch tests”, Toxicology in Vitro 21 (7), p. 1298–1303. doi:10.1016/j.tiv.2007.05.016. 
  21. (2002) “Earl Grey tea intoxication”, Lancet 359 (9316), p. 1484. doi:10.1016/S0140-6736(02)08436-2. 
  22. Urbach, F (1959). “Modification of ultraviolet carcinogenesis by photoactive agents”, J Invest Dermatol 32 (2, Part 2), p. 373–378. doi:10.1038/jid.1959.63. 
  23. (1995) “Melanoma and use of sunscreens: An EORTC case control study in Germany, Belgium and France”, Int. J. Cancer 61 (6), p. 749–755. doi:10.1002/ijc.2910610602. 
  24. (1997) “Should subjects who used psoralen suntan activators be screened for melanoma?”, Annals of Oncology 8 (5), p. 435–437. doi:10.1023/A:1008205513771. 
  25. (2017) “Clinical pharmacology of Citrus bergamia: A systematic review”, Phytotherapy Research 31 (1), p. 27–39. doi:10.1002/ptr.5734. 
  26. (2015) “Citrus bergamia essential oil: from basic research to clinical application”, Frontiers in Pharmacology 6, p. 36. doi:10.3389/fphar.2015.00036. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dugo, Giovanni. (2013) Citrus bergamia: Bergamot and its Derivatives, Medicinal and Aromatic Plants – Industrial Profiles (Book 51). CRC Press. ISBN 978-1439862278.

Ekteraj ligoj kaj noto[redakti | redakti fonton]