Berghof
| Berghof | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| country house (en) | |||
| Bazaj datoj | |||
| Konstrustilo | svisa ĉaleda stilo vd | ||
| Arkitekto | Alois Degano vd | ||
| Estiĝo | 1916 | ||
| Lando | Germanio Nazia Germanio | ||
| Situo | Berchtesgaden | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 47° 38′ 1″ N, 13° 2′ 31″ O (mapo)47.63361111111113.041944444444Koordinatoj: 47° 38′ 1″ N, 13° 2′ 31″ O (mapo) [+] | ||
| |||
![]() | |||
| Posedata de | Adolf Hitler vd | ||
Berghof estis vilaĝa sidejo de Adolf Hitler en Obersalzberg, Alpoj. Ekde la jaro 1928 la konstruaĵo estis somera restadejo de Hitler. Post la ekpreno de la potenco en 1933 li aĉetis ĝin kaj alikonstruigis ĝin al sia rezidejo. Kun la konstruado de "Reichskanzlei Dienststelle Berchtesgaden (Kleine Reichskanzlei)" en la jaro 1937 la regiono evoluis kiel centra sidejo de la potenco en la tempo de Nazia Germanio.
Internaciaj politikistoj kaj diplomatoj vojaĝis al Berghof cele al gravaj traktadoj. Kiel ĉefsidejo de Adolf Hitler Berghof servis inter januaro kaj julio 1944. La konstruaĵo antaŭ la fino de la Dua Mondmilito estis grave damaĝita pro aviadilatakoj de aliancanaj soldataroj kaj taĉmentoj de SS, kaj en la jaro 1952 la federacia lando Bavario eksplodigis la reston de la konstruaĵo.




