Berimbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri berimbaŭoj

BerimbaoBerimbaŭo[1] (portugallingve berimbau) estas frapinstrumento konsistanta el muzikarko kaj kalabaso, devenanta de Brazilo. La origino de berimbao estas ne tute klara sed estas nedubeble ke ĝi havas influon de afrika kulturo, ĉar neniu brazila indianpopolo aŭ eŭropaj muzikistoj uzas tiajn muzikarkojn kaj krome tre similaj muzikinstrumentoj ekzistas en la suda parto de Afriko. La berimbao estis iam enlaborita kaj post tio iĝis tre valora elemento dum la praktiko de la afrikbrazila luktoarto kapoejro, dum kiu ĝi decidas, en kiu ritmo la kapoejristoj moviĝos en la rondo (portugallingve roda). La instrumento populariĝis ankaŭ pro muziko de Baden Powell kun teksto de Vinicius de Moraes pri berimbao. La instrumento ankaŭ estas parto de la Kandombleo-de-kaboklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Túlio Flores. Vortaro Túlio Flores. Alirita 21-a de majo 2016.