Berlepŝa tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
berlepŝa tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. berlepschi
Crypturellus berlepschi
(Rothschild, 1897)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La berlepŝa tinamo (Crypturellus berlepschi) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humidaj arbaroj[1] en nordokcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro.[2] Tiu birdospecio rievas sian nomon el Hans von Berlepsch por rememori lin.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La berlepŝa tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Ĝis mezo de la 20a jarcento, tiu specio estis konsiderata subspecio de la Cindrotinamo, sed pro ties bekogrando, ties proporcio de fingro- kaj tarso-longoj kaj la fakto ke ties plumaro havas rimarkindajn diferencojn disde tiu de la Cindrotinamo alportis sufiĉajn tialojn por estigi novan specion.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5] Siaflanke berlepschi estas latina formo de la familinomo Berlepsch por rememori Hans von Berlepsch.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La berlepŝa tinamo estas mezgranda birdo, ĉirkaŭ 29.6–32 cm longa, kies masklo pezas 430-537 g kaj ino 512-615 g.[4] La plumaro de tiu birdo varias iome; tamen estas kelkaj karakteroj kiuj povas esti konstatitaj, kiaj ĝenerale la koloro estas brunecnigra al tre fulga malhelbruna. Krome la kapo kaj gorĝo tendencas esti pli malhela ol la cetero de la korpo, kun ruĝeca nuanco en ties krono kaj nuko. La kruroj kaj piedoj estas rozkoloraj kaj la beko havas malhelan supran makzelon kaj rozkolorecan suban. Ties beko estas pli longa kaj fortika ol tiu de la Cindrotinamo. Fine ties irisoj estas ruĝaj.[4]

La junula formo de la birdo estas simila laŭ koloro al plenkreskulo; tamen ĝi havas striecon en siaj subaj partoj kaj ankaŭ en siaj flugiloj kun cinama nuanco.[4]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ties teritorio estas tre norda marborda Ekvadoro norden al marborda Kolombio,[2] ĝis tiom norde kiom ĝis la Nacia Parko Utria (Bahía de Capica).[6] Tiu tinamo loĝas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj al tropikaj regionoj, kaj elektas ankaŭ loĝi en matura duaranga arbaro.[4] Ili povas survivi ankaŭ en arbaroj kie jam okazis lignoproduktado.[1] En Kolombio ili elektas la marbordajn malaltajn terojn kaj montetojn ĝis 500 m, kvankam ĝi estis trovita tiom alte kiom ĝis 900 m.[4]

Per uzado de la retejo de eBird.org, nome retejo uzita de birdumantoj por dokumenti vidaĵojn kaj de scienculoj por lerni pri teritorioj, la nuraj 2 dokumentitaj vidaĵoj estas ĉe la Rezervejo Tigrillos en Playa de Oro, kiu estas en Ekvadoro je ĉirkaŭ 20 km norde de la Ekologia Rezervejo Kotakaĉi Kajapas kaj en la Birdorezervejo Milipe je ĉirkaŭ 15 km okcidente de Makipukuna, ankaŭ en Ekvadoro.[7]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La berlepŝa tinamo estas konsiderata loĝanta birdo (nemigranta).

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Estas malmulta specia specifa informaro pri la berlepŝa tinamo, kaj tiele sciencistoj supozas, ke kiel ĉe aliaj membroj de la genro Crypturellus ties dieto fokusiĝas al karnecaj fruktoj, kiujn ili preferas manĝi el grundo, sed povas ankaŭ pluki el malaltaj pendantaj branĉoj. Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la berlepŝa tinamo manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonojn, freŝajn foliojn, semojn kaj radikojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Estas truoj en la studado de tiu specio en rilato al ties reprodukta kutimaro. Tamen oni scias, ke ili reproduktiĝas en februaro en Kolombio.[4] Ĉar arbara specio, ili elektas la monatojn de abunda manĝo kaj tio signifas someron.

La masklo, kiel ĉe aliaj tinamoj, kovas la ovojn kiuj povas deveni el tiom multaj kiom ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem idozorgadas ĝis la idoj pretos sendependiĝi, kutime post 2–3 semajnoj. La nesto situantas surgrunde en densa arbustaro aŭ inter apogradikoj interplektitaj.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigis la berlepŝan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[8] kaj ĝi havas loĝan teritorion de 60,000 km².[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2008)(a)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
  5. Gotch, A. F. (1195)
  6. Birdlife International (2009). Crypturellus berlepschiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 3.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 12a Apr 2013.
  7. Berlepsch's Tinamou. eBird (2013-13-04).
  8. BirdLife International (2012). Crypturellus berlepschiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Berlepsch's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 08 Feb 2009.

Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 08 2009.

  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.