Berlina Arbara Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ejo de BARo en 2023

La Berlina Arbara Renkontiĝo (BARo) estas ĉiujara Esperanto-Renkontiĝo. Ĝi okazas ĉirkaŭ la festotago ĉieliro en la germana urbo Hameln.

La "Berlina" en la nomo venas el la tempo, kiam la domo apartenis al la okcident-Berlina distrikto Kreuzberg kun la celo ebligi al infanoj el la duon-urbo ekskursi al vera arbaro. Pro la agado en Villa Kreuzberg oni eksciis pri la ebleco, utiligi la ejon. Komence la renkontiĝo okazis dufoje jare, en printempo kaj aŭtuno. Renkontiĝas aro da ĉefe junaj esperantistoj. Kiam ne plu estis ebla renkontiĝi en la Villa Kreuzberg, la renkontiĝo translokiĝis al Bad Münder en Malsupra Saksio kaj poste al Hameln.

Dum la jaroj estiĝis ke multaj longjaraj partoprenantoj ekhavis infanojn kaj daŭre venas kaj kunportas ilin al la renkontiĝo. Oni dum la tago ludas, babilas kaj ĝuas la arbaron. Vespere oni plejparte diboĉas kaj ludas. BARo ne havas fiksitan programon.

Oni tranoktas en lignaj dometoj. La partoprenantoj mem transprenas taskojn kiel kuirado aŭ purigado.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]