Berlina Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la konferenco de Berlino. Por la kongreso, vd. Kongreso de Berlino.
Laŭ kolorah eŭropaj asertoj en Afriko, 1913. Hodiaŭaj limoj, kiuj plejparte estas heredaĵo de la kolonia epoko, montriĝas.
  •  Belgujo
  •  Germanujo
  •  Hispanujo
  •  Francujo
  •  Britujo
  •  Italujo
  •  Portugalo
  •  Sendependaj landoj
  • La Berlina Konferenco (aliaj nomoj inkludas Okcidentafrika Konferenco kaj Kongola Konferenco) okazis en la jaroj 1884 kaj 1885 en la ĉefurbo de la Germana Imperiestra Regno. Partoprenis ministroj pri eksteraj aferoj de 13 eŭropaj landoj kaj Usono por dividi inter si la Afrikan kontinenton.[1] Kroma celo de la konferenco estis la forigo de la sklaveco apud Kongolo.

    La Berlina Konferenco, 1884
    La kolonioj en Afriko (1914)
    La karikaturo de Otto von Bismarck dum la Berlina Konferenco, 1884
    Otto von Bismarck la gvidanto dum la Berlina Konferenco, 1884
    La mapo pri la germanaj kolonioj
    Blukoloraj areoj montras tiujn teritoriojn kiuj en diversaj epokoj apartenis al la Franca Kolonia Imperio dum ĝia tuta ekzistado.

    Antaŭ la konferenco[redakti | redakti fonton]

    Post unuaj koloniismaj okupiĝoj en la 18-a centojaro, oni komencis denove intense kolonii fremdajn landojn en la 19-a jarcento. Afriko estis ŝatata loko de la koloniistoj, sed ĝis tiam nur la marbordaj regionoj de la kontinento estis okupataj,[2] do Portugalo postulis konferencon, en kiu oni klarigu la posedaĵojn de la eŭropaj potencoj kaj de Usono. Bismarck, la ŝtatestro de Germanujo, volonte gastigis la aliajn grandpotencojn por plifirmigi la germanan pozicion en la mondo kaj por kaŭzi batalojn pri kolonioj inter malamikoj de Germanujo. Malfermiĝis solene la konferenco je la 15-a de novembro 1884.[3]

    Dum la konferenco[redakti | redakti fonton]

    Krom Usono kaj Germanujo kiel gastiganto partoprenis Portugalo kiel iniciatinto de la kunveno, Britujo kaj Francujo, kiuj estis la ĉefpotencoj koncerne koloniismon, Aŭstrujo-Hungarujo, Belgujo, kies Internacia Asocio pri Kongolo estigis por la belga reĝo faktan dependan ŝtaton en Kongolo, Danujo, Italujo, Nederlando, Rusujo, Hispanujo, Svedujo kaj la Otomana Imperio.[4] Fine de la konferenco, kiu daŭris ĝis Februaro 1885, oni estis stariginta 50 dependajn landojn, kies landlimoj estis arbitraj, do kelkaj kulture parencaj popolo estis dividitaj en du diversaj ŝtatoj aŭ unu ŝtato estis hejmo por neparencaj kaj inter si nekonataj popoloj. Inter la landoj kreitaj estis la Liberan Ŝtaton Kongo, kiu estis persona posedaĵo de la belga reĝo, Leopoldo la 2-a. La partoprenantoj ankaŭ faris kontrakton pri la forigo de la sklaveco kaj kreis regionon de libera komerco en centra Afriko. La landoj, kiuj konferencumis, krom tio interkonsentis, ke ĉiu, kiu komencas preni ĝisnune neŭtralan teritorion, devas informi la aliajn partoprenintojn de la konferenco.[5]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Wysinger: The Scramble for Africa: Berlin Conference of 1884-1885 to Divide Africa. Ligilo: http://wysinger.homestead.com/berlinconference.html. Vidita la 8-an de Novembro 2013.
    2. skwirk: Berlin Conference and the Congo Free State. Ligilo: http://www.skwirk.com.au/p-c_s-14_u-487_t-1327_c-5104/the-berlin[rompita ligilo]. Vidita la 8-an de Novembro 2013.
    3. teacherweb: A Brief History of the Berlin Conference. Ligilo: http://teacherweb.ftl.pinecrest.edu/snyderd/mwh/projects/mun-bc/history.htm Arkivigite je 2018-02-15 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 8-an de Novembro 2013.
    4. teacherweb, samloke.
    5. skwirk, samloke.