Berliner Philharmoniker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa enirejo de la Berlina Filharmoniejo

La Berliner Philharmoniker (eo: Berlinaj Filharmoniistoj) estas simfonia orkestro. Ĝi estas unu el la tutmonde eminentaj ensembloj.

La orkestro estas ekde 2002 organizita kiel publikjura fondaĵo tenata de la federaciero Berlino. La Berliner Philharmoniker havas nuntempe pli ol 128 postenojn. Post kiam la malnova hejmkoncertejo en 1944 estis detruita dum la Dua Mondmilito, ekde 1963 la nova Berlina Filharmoniejo en la urboparto Tiergarten ĉe Kemper-Placo konceptita de Hans Scharoun estas la hejmo de la ensemblo.

Eksteraj ligiloj