Saltu al enhavo

Berlino-Lichterfelde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lichterfelde
Berlino-Lichterfelde
urboparto de Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Germanio
Federacia lando kaj urbo Berlino
Distrikto Steglitz-Zehlendorf
Demografio
Loĝantaro 85 445  (2024) [+]
Loĝdenso 4 690 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 27′ N, 13° 18′ O (mapo)52.442813.295666666667Koordinatoj: 52° 27′ N, 13° 18′ O (mapo) [+]
Alto 47 m [+]
Areo 18,22 km² (1822 ha) [+]
Berlino-Lichterfelde (Berlino)
Berlino-Lichterfelde (Berlino)
DEC
Situo de Berlino-Lichterfelde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlin-Lichterfelde [+]
vdr

Lichterfelde estas kvartalo de la en 2001 kreita urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de la urboŝtato Berlino, en la pleja sudokcidento de la germania ĉefurbo. La ĉirkaŭaĵo temas pri la plej suda parto de Okcidenta Berlino, kune kun la iom pli orientaj kvartaloj Lichtenrade kaj Marienfelde de la apuda urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg kaj la kvartalo Rudow de la distrikto Neukölln. La teritorio oriente limas je la kvartaloj Steglitz kaj Lankwitz, okcidente je la kvartaloj Dahlem kaj Zehlendorf de la sama urbodistrikto, dum sude ĝi limas al la nuna federacia lando Brandenburgio, ĝis oktobro 1990 parto de GDR: tio signifas ke ekde la jaro 1961 la kvartalo sude estis ĉirkaŭita de la armeaj instalaĵoj de la Berlina Muro, tie estis multaj landminoj kaj gardistaj turoj, kaj daŭre patrolis armeaj karapacaj aŭtoj kaj limgardistaj soldatoj kun pafopretaj mitraloj de la socialisma armeo Nationale Volksarmee.

Laŭ la stato de 2024 en la kvartalo vivis 85 445 loĝantoj sur areo de 18,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 690 loĝantoj/km².

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]