Bermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Digo-taluso kun du surkonstruitaj bermoj.
Bermo ĉe digo.

Bermo estas mallarĝa irejo aŭ vojo konstruita inter parapetoeskarpo kaj fosaĵo, aŭ inter kanalo kaj randa taluso, aŭ inter fervoja trako kaj taluso. Ili iel diferencas el ĝeneralaj vojoj, ĉar preskaŭ ĉiam akompanas homfaritan vorkon, dum aliaj vojoj eble fariĝis nature laŭlonge de la tempo pere de normala uzado kaj pasado. Ili ludas gravan rolon precize pro la sama tialo, ke ili ebligas la iradon ĉirkaŭ gravaj vorkoj kiel digoj, talusoj, fervojoj, ŝoseoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Batran, Bläsi, Eichner: Grundwissen Bau. 14. Auflage. Handwerk und Technik Verlag, 2002, ISBN 3-582-03500-X, S. 51
  • Eilert Tantzen: Die Forst-/Wald-Bermen an den ehemaligen Staats-Chausseen im Oldenburger Land. In: Oldenburger Jahrbuch 2009, Band 109. Isensee, Oldenburg 2009, S. 313–329