Bermuda junipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bermuda junipero
Image-Juniperus bermudiana - mature.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus bermudiana
L. [1]
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La bermuda junipero (Juniperus bermudiana) estas specio de junipero endemia en Bermudo. Tiu specio estas angle konata kiel Bermuda cedar, sed ankaŭ kiel Bermuda redcedar kaj Bermuda juniper.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro kaj masklaj strobiloj.
Foliaro kaj femalaj strobiloj.
Arboŝelo.

Ĝi estas ĉiamverda arbo kreskanta ĝis alto de 15 m, kun trunkodiametro ĝis 60 cm (pli dikaj ekzempleroj estis ekzistantaj en la pasinteco). La arboŝelo estas maldika kaj ĝi senŝeliĝas strie. La foliaro estas produktata en bluaj-verdaj tufoj, kun individuaj ŝosoj de 1,3–1,6 mm larĝo, sekcie kvarflankaj (kvadrataj). La folioj estas skvamecaj, 1,5–2,5 mm longaj (ĝis 4 mm longaj ĉe forte-kreskantaj ŝosoj) kaj 1-1,5 mm larĝaj, kun neelstara glando; ili estas aranĝataj laŭ kontraŭstarantaj krucformaj paroj, kelkfoje laŭ krucformaj spiraleroj de tri. Junaj plantoj portas pinglecajn foliojn 4–8 mm longajn. La femalaj strobiloj estas neregule sferformaj al piroformaj, 4–6 mm longaj kaj 5–8 mm larĝaj, molaj kaj berecaj, komence verdaj, maturiĝante bluecaj-purpuraj ĉirkaŭ 8 monatoj post polenado; ili enhavas du (malofte tri) semojn. La masklaj strobiloj estas 4–6 mm longaj, flavaj, iĝante brunaj post la liberigo de la poleno en frua printempo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Minaco al daŭra ekzisto de la bermudaj juniperoj estiĝis en la mezaj 1940-aj jaroj kiam la specio estis atakata de du specioj de koĉoj, Lepidosaphes newsteadi kaj Carulaspis minima, kiuj estis senintence enmetitaj ekde Usono dum la konstruado de usona armea aerbazo en Bermudo. En 1978, tiuj parazitoj estis mortigintaj 99% de la bermudaj juniperoj, iuj 8 milionoj da arboj. Tamen, la restantaj 1% de la arboj ŝajnis rezistemaj al la koĉoj, kaj penoj de la bermuda Department of Agriculture, Fisheries and Parks por planti junajn juniperojn el la rezistema raso tra Bermudo estas savinta la arbojn kontraŭ formorto.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, la ekvizetofolia kasuarino (Casuarina equisetifolia), indiĝena en Aŭstralio, estis enmetata en Bermudon por anstataŭi la bermudan juniperon en ties funkcio kiel ventoŝirmilo. Tamen en Bermudo, la kasuarinoj estas montriĝintaj kiel tre atakemaj, kaj neniuj aliaj plantoj estas kapablaj postvivi sub ili.

Tamen, same kiel tiu de la bermuda junipero, la kasuarina foliaro estas rezistema al vento, kaj tiuj karakterizoj iĝis ke la kasuarinoj estas aprezataj de la ĝardenistoj en Bermudo. Alia enmetita specio, celante anstataŭgi la juniperaron, estas Coccoloba uvifera. Kune kun la kasuarino, la ĉefa enmetita konkuranto por spaco estas Schinus terebinthifolius (anakardiacoj).

La specio estas kelkfoje kreskigata kiel ornama arbo ekstere de Bermudo, kaj estas eknaturalizinta en Havajo kaj Sankta Heleno. Estas raportita ke pli ol 6 500 da bermudaj juniperoj estis plantataj inter 1921 kaj 1953, kaj ke la specio tie starigis sovaĝajn populaciojn [2].

La bermudaj juniperaroj kiuj kovris la insularon nutriĝis kaj gastigis multajn speciojn de birdoj kiuj estis evoluantaj kaj adaptantaj por vivi ĉirkaŭ ili, kaj tiel estiĝis endemiaj en Bermudo. Kune kun la perdo de tiom multaj arboj la populacioj de tiaj specioj estis apud la formorto. Tiuj birdoj inkludas la bermudan blankokulan vireon, kaj eblan subspecion de orientan blubirdon. Strebadoj de la publiko kaj de la registaro ebligis pligrandiĝon de iliaj populacioj same kun de tiuj de la bermuda junipero. Tamen la bermuda junipero povas bezoni 200 jarojn por atingi plenan maturecon, kaj eble la birdoj ne kapablos postvivi tiun periodon. Nuntempe kun la freŝdata plitaltiĝo de la mara nivelo, iuj malaltaĵe situantaj juniperoj estas enfiltrataj kun marakvo kaj ekmortas.

Uzado kaj historio[redakti | redakti fonton]

Avenuo de bermudaj juniperoj sur malnova poŝtkarto.
La Featherbed Alley Printshop Museum, en la kelo de Mitchell House, konstruita cirkaŭ 1720, kiu enhavas trabojn de bermuda junipero, kvankam la plankoj supre konsistas el importita ligno, tiutempe pli multekosta.

Tiu nearktisa specio estas konata por sia forta, dolĉa-aroma, utila kaj aloga ruĝeca konstruligno, kiu ludas signifan rolon en la bermuda historio, kaj kiu notinde ĉeestas en la bermudaj historiaj domoj.

Kiam la anglaj setlintoj alvenis en Bermudo, la bermudaj juniperaroj floradis tra la insuloj, kaj la specio daŭrigis bonfarti eĉ kiam la setlintoj disvolvigis la teron. La ligno estis uzata de la setlintoj por larĝe variantaj celoj inkluzive de domoj, preĝejoj, malliberejoj , ŝipkonstruado, dominterna lignoprilaborado, meblaro, ĉerkofarado, kaj eksporto por vendado.

Krome, la strobiloj estis uzataj kiel nutraĵo de la setlintoj kaj por ili mem, kaj por ilia brutaro, kaj por prepari bermuda-juniperan siropon kiel kuracilo kontraŭ dentdoloroj kaj tusoj. La setlintoj ankaŭ boligis la ŝosojn en akvo por krei eliksiron kontraŭ febroj. Plie, oni konstatis ke la ligno forpuŝas tineedojn kaj pulojn same kiel malhelpas ŝimon kaj malkomponiĝado, do multaj bermudaj enloĝantoj uzis la lignon por interne kovri ĉambrojn kaj tirkestojn.

La ligno estis speciale aprezata de ŝipkonstruintoj. Ĝi povis esti prilaborata tuj post la dehakado, kaj estis nature rezistema al putrado kaj al lignoparazitoj. Ĝi estis forta kiel kverko, sed multe pli malpeza, kontribuante al rapideco kaj manovrebleco por kiu la bermudaj ŝipoj estis konataj kaj aprezataj.

Ties abundo ebligis la bermudanoj direktiĝi al mara ekonomio post nuligo de la Somers Isles Company en 1684. En 1627, strebante al konservado de la bermudaj koniferaroj, la loka parlamento promulgis leĝon por restrikti la eksporton de bermuda junipero por ŝipkonstruado. Krome, inter 1693 kaj 1878, la parlamento promulgis dek ses pliajn leĝojn restritiginte la uzadon de la bermuda junipero. Malgraŭ tiuj leĝoj, la ŝipkonstruada industrio fakte estis senarbariginta la plimulton de la bermuda pejzaĝo ĉirkaŭ la 1830-aj jaroj. Nur la estiĝo de la ŝtalaj vaporŝipoj permesis al la arbaro restariĝi.

Multaj historiaj domoj en Bermudo montras internan lignaĵojn kaj meblaron faritajn el bermuda junipero. Ekzemploj de tiaj domoj inkludas Mayflower House, Camden House, Tucker House, kaj Verdmont House. Tiu ĉi, laŭ Bermuda National Trust, enhavas la plej bela kolekto de antikva bermuda-junipera meblaro. Ĉar ĝi estas nuntempe kaj malofta kaj multkosta, kaj ĝi troviĝas en multaj ekskluzivaj domoj, ties aromo estas asociita kun riceco.

La bermuda heĝfonduso Juniperus Capital (nuntempe nomata : Pillar Capital) estis nomita laŭ Juniperus bermudiana [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. latine Carl von Linné 1753 :Species Plantarum, 2, p. 1039.
  2. angle LITTLE, JR., Elbert L.. (1989) Common Forest Trees of Hawaii (Native and Introduced). U.S. Dept. of Agriculture, Forest Service.
  3. angle Origin of the Juniperus Name. Juniperus Capital. Alirita January 17, 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]