Bernabò Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bernabò Visconti
Reganto de Milano
Visconti, Barnabò.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1323 (1323-09-03)
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 19-an de decembro 1385 (1385-12-19) (62-jara)
en Trezzo sull'Adda, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortokialo veneno [#]
Tombo Katedralo de Milano [#]
Familio
Dinastio Visconti [#]
Patro Stefano Visconti [#]
Gefratoj Mateo la 2-a ViscontiGaleazzo la 2-a Visconti [#]
Edzino Beatrice Regina della Scala [#]
Idoj Taddea Visconti • Anglesia Visconti • Viridis Visconti • Agnese Visconti • Valentina Visconti, Queen of Cyprus • Caterina Visconti • Carlo Visconti di Parma • Marco Visconti • Rodolfo Visconti • Antonia Visconti • Maddalena Visconti • Gianmastino Visconti • Lucia Visconti • Elisabetta Visconti • Estorre Visconti • Ludovico Visconti • Ambrogio Visconti [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Bernabò VISCONTI (naskiĝis en Milano, 1323 – mortis en Trezzo sull'Adda, en la 19-a de decembro 1385) estis itala kondotiero, ŝtatestro kaj Senjoro de Milano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1346 kaj 1349 li ekzile vivis, ĝis kiam li estis alvokita de sia onklo Giovanni Visconti. En la 27-a de septembro 1350 Bernabò edziĝis al Beatrica Reĝina della Scala (1331–1384)[1], filino de Mastino la 2-a (1308–1351), Senjoro de Verona kaj Taddea da Carrara, kreinte politikajn kaj kulturajn aliancojn inter la du urboj. Liaj intrigoj kaj ambicioj sinsekve metis lin en longedaŭraj militoj kontraŭ la papo Urbano la 5-a, la florenculoj, Venecio kaj Savojo. En 1354, okaze de la morto de Giovanni Visconti, li heredis la kontrolon de la urbo Milano, kune kun siaj fratoj Mateo kaj Galeazzo. Bernabò ricevis la orientajn teritoriojn (Bergamo, Brescia, Kremono kaj Krema), kiuj limiĝis al la veronaj teritorioj. Milano siavice estis regita de siaj tri fratoj. La malvirta Mateo murdiĝis en 1355, laŭ ordonoj de siaj fratoj, kiuj dividis la heredon inter ili.

En 1356, post ofendi la imperiestron, li faris la unuan atakon kontraŭ Milanon, kaj arestiĝis de la imperia vikario Markward von Randeck (1296–1381)[2]. En 1360, li estis deklarita herezulo de la papo Inocento la 6-a, apud Avignon kaj kondamnita de la imperiestro Karlo la 4-a. La sekvinta konflikto finiĝis per terura malvenko en Sankta Rufilo, kontraŭ la imperiaj trupoj komanditaj de Galeotto la 1-a Malatesta (1299–1385)[3] en la 29-a de junio 1361.

En 1362, post la morto de la edzo de sia fratino, Ugolino Gonzaga (1320–1362)[4], li decidis ataki Mantovon ankaŭ. En decembro de tiu jaro kaj batalante en malsamaj frontoj, li pledis pri paco al la nova papo, Urbano la 5-a, pere de la mediacio de Johano la 2-a, reĝo de Francio. Tamen, ĉar Barnabò rifuzis redoni la papan urbon Bolonjon kaj prezenti sin antaŭ la kortego de Avignon, en la 4-a de marto 1363, li ree ekskomunikiĝis, kune kun siaj filoj, unu el kiuj, Ambrogio, estis kaptita de la papa komandanto Gil de Albornoz (1310–1367)[5]. Post pacosignaturo en la 13-a de marto 1364, Visconti lasis la okupitajn papajn teritoriojn, interŝanĝe de monpuno laŭ la valoro de 500 mil florenoj.

Dum la printempo de la jaro 1368, la Visconti-anoj alianciĝis al Cansignorio della Scala (1340–1375)[6], el Verono, kaj atakis Mantovon, kiu ankoraŭ regiĝis de la familio Gonzaga. La situacio solviĝis pli malfrue en tiu jaro pere de interkonsento inter li kaj la imperiestro. Post du jaroj li sieĝis Reggion, kiun li sukcesis konkeri el la familio Gonzaga, en 1371. La sekva milito kontraŭ la Este-anoj el Modeno kaj Ferrara ree levis la papan malamikecon kontraŭ la milananojn, nun sub la rego de la papo Gregorio la 9-a. En 1370, li ordonis la konstruon de la Ponto Trezzo, tiam la plej granda ponto kun unuopa arko en la mondo.

En 1373, du papaj delegitoj sendiĝis por porti al Bernabò kaj Galeazzo la ekskomunikajn dokumentojn, konsistantajn el sigelita pergameno envolvita per silka ŝnureto. Bernabò furioziĝis kaj arestigis la du papajn delegitojn kaj rifuzis liberigi ilin escepte post kiam ili estis manĝintaj la pergamenon, la sigelon kaj la silkan ŝnureton, kiujn ili estis portintaj. Li sukcesis rezisti, malgraŭ la ekapero de la milana pesto, kies konsekvencojn li alfrontis kun furioza energio. En 1378, li alianciĝis al la Respubliko de Venecio dum ties Milito de Chioggia[7] kontraŭ Ĝenovo. Tamen, liaj trupoj estis venkitaj en septembro 1379, en la Valo Bisagno[8].

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia Italiana
  2. Treccani
  3. Enciclopedia Italiana
  4. Enciclopedia Italiana
  5. Enciclopedia Italiana
  6. Enciclopedia Italiana
  7. La Milito de Chioggia estis konflikto inter la Respubliko de Ĝenovo kontraŭ la Respubliko de Venecio, inter 1379 kaj 1381.
  8. Val Bisagno estas unu el la ĉefaj valoj de la Ĝenova Duklando.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj