Bernard Courtois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bernard Courtois
(1777-1838)
Dijon, la urbo kie la malkovrinto de la Jodo naskiĝis
Dijon, la urbo kie la malkovrinto de la Jodo naskiĝis
Persona informo
Naskiĝo 12-a de februaro 1777
en Dijon, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 27-a de septembro 1838
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Franca Politeknika Lernejo [#]
Profesio
Profesio kemiisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Bernard Courtois (1777-1838) (n. en Dijon, Flago-de-Francio.svg Francio, en la 12-a de februaro 1777 - m. en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio, en la 27-a de septembro 1838) estis franca kemiisto, konata dank'al sia malkovro de la morfino[1] kaj la kemia elemento Jodo (1811), kiu havis konsiderindan uzon en la medicino kaj en la disvolviĝo de la fotografio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de franca kemiisto Jean-Baptiste Courtois (1748-1807), kiu estis fabrikanto de salpetro (kalia nitrato), grava substanco, uzita en la pulvoproduktado[2]. Jean Baptiste, lia patro, laboris kiel apotekisto, por la franca kemiisto Louis Bernard Guyton de Morveau, same kiel por la Akademio de Dijon, kie Courtois faris siajn unuajn studojn. Kiam la knabo estis dekdujara, la familio translokiĝis al Saint-Medard Nitrary, ia eksperimenta nitrata ekstraktejo, aĉetata de lia patro el Guyton de Morveau kaj lia partnero.

Courtois kaj lia frato Pierre lernis la negocon pri produktado de kalia nitrato por la farado de la pulvo. Courtois vivis en Saint-Medard Nitrary ĝis kiam li estis 18-jara, por fariĝi kemilernanto en Auxerre. Tie, dum tri jaroj, li studis kun la avo de la franca kemiisto Edmond Frémy (1814-1894)[3]. Post iom da tempo, li sukcesis postenon kun Antoine François de Fourcroy en la Politeknika Lernejo de Parizo. En 1799, Courtois servis kiel apotekisto en militistaj hospitaloj. En 1801, li ree laboris en la Politeknika Lernejo, ĉi-foje en la laboratorio de Louis Jacques Thénard. En 1802, Courtois laboris kun Armand-Jean-François Seguin en la Politeknika Lernejo, kie li sin dediĉis al la studo de la opio. Helpate de Seguin, li unue sukcesis izoli la morfinon, la unuan konatan alkaloidon, el la opio. La opiesploro de Seguin kaj Courtois finiĝis en la Politeknika Lernejo, en 1804, kaj Courtois reiris al la negoco de sia patro en la produktado de kalia nitrato.

En tiu tempo, Francio estis en milito, kaj la konsumo de salpetro, la erco de kalia nitrato, estis tre alta. La salpetro produktita en la francaj nitrataj kuŝejoj postulis traktadon kun natria karbonato, kiu eblis apartiĝi de la algoj per lavado en la akvoj de la marbordo de Normandio kaj Bretonio. Por apartigi la natrian karbonaton, la algoj bruliĝis kaj la cindroj estis lavitaj kun akvo. La restanta materialo forkonsumiĝis per sulfata acido. Iam, Courtois aldonis tro da sulfata acido, kaj violkolora vapornubo eliĝis. Courtois rimarkis ke la vaporo kristaliĝis sur malvarma surfaco kreante tapiŝon da malhelaj partikloj. Courtois kreis ke tio estis nova elemento, tamen manko de mono ne permesis al li konkludi siajn observojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj