Bernard Haitink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bernard Johan Herman Haitink, (* 4-an de marto 1929 en Amsterdamo) estas nederlanda dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haitink estas filo de Willem kaj Anna Haitink. Willem Haitink estis oficisto, kiu finfine laboris kiel estro de elektrejo. Dum la germana okupado la patro estis por kelkaj monatoj arestita en koncentrejo kiel ostaĝo pro atenco. Bernard Haitink studis en sia naskiĝurbo ĉe konservatorio. Poste li ludis kiel violonisto en serio da orkestroj. En 1954 kaj 1955 li lernis dirigenti sub instruado far Ferdinand Leitner. En 1955 li fariĝis vicdirigento de la Nederlanda Radioorkestro.

En 1956 li anstataŭis Carlo Maria Giulini-on ĉe Reĝa Koncertdoma Orkestro en Amsterdamo, ricevis de tiam komence kelkajn invitojn kaj direktis poste la orkestron okaze de turneo tra Anglio en 1959. Post la subita morto de Eduard van Beinum en 1959 oni transdonis al Haitink la postenon de unua dirigento. Internacian famon akiris Haitink en 1961, kiam oni dungis lin kune kun Eugen Jochum kiel komunaj ĉefdirigentoj de la Koncertdoma Orkestro; En 1964, kiam Jochum rezignis la postenon, li fariĝis sola ĉefdirigento kaj artista direktisto.

En 1967 li fariĝis unua dirigento de la Londona Filharmonia Orkestro, kiun li direktis ĝis 1979. Inter 1978 kaj 1988 Haitink estis muzikestro de la operfestivalo en Glyndebourne. Lia kontrakto kun Koncertdoma orkestro en 1988 ne plu estis daŭrigita, kion Haitink malaprobis al la orkestro, tiel ke li ne plu sinprezentis kun ĝi dum kelkaj jaroj.[1] En 1999 la orkestro tamen nomis lin honordirigento.

Ekde 1977 ĝis 1987 Haitink direktis ĉiun kristnaskon la Koncertdoman Orkestron okaze de la Kerstmatinees (kristnaskmatineoj). Oni prezentis nur verkojn de Gustav Mahler kaj transsendis la koncertojn tutmonde per Eurovision.

Inter 1987 kaj 1998 Haitink tenis la muzikan direktadon de la Reĝa Operejo en Londono, ekde 1995 ĝis 2004 li estis krome unua gastdirigento de la Bostona Simfonia Orkestro. En 2002 li transprenis la postenon de ĉefdirigento ĉe la Saksia Ŝtatkapelo je Dresdeno. Pro supozataj malkonsentoj ĉe la elekto de sia posteulo Haitink rezignis sian postenon antaŭtempe en 2004.

En 2006 la Simfonia Orkestro je Ĉikago nomis Haitink-on unua dirigento, ĉar la posteno de muzikdirektoro post la retiriĝo de Daniel Barenboim tiujare ne plu estis okupita. En la jaro 2008 li ellaboris kun la Ĉambrorkestro de Eŭropo ekskluzive por la Festivalo je Lucerno Beethoven-ciklon surbaze de la nova kritika eldono de la kompleta verkaro.

Haitink estis geedziĝinta ekde 1956 kun Marjolein Snijder, kun kiu li havis tri filinojn kaj du filojn. Ekde 1994 li estas geedziĝinta en dua geedzeco kun Patricia Bloomfield. Haitink hodiaŭ vivas kune kun sia edzino en Kastanienbaum LU ĉe Vierwaldstättersee.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Haitink dirigentis dum sia artista kariero vastan repertuaron. Inter liaj surdiskigoj troviĝas i.a. ĉiuj simfonioj de Ludwig van Beethoven (tri cikloj, kun la Londona Filharmonia, Koncertdoma kaj Londona Simfonia Orkestroj), de Robert Schumann, de Johannes Brahms (tri cikloj: Koncertdoma, Bostona Simfonia, Londona Simfonia Orkestroj), de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, de Anton Bruckner (multajn plurfoje), de Gustav Mahler (escepte la okan plurfoje) kaj Dmitrij Ŝostakoviĉ. Krome dum sia laboro ĉe operejoj Haitink ankaŭ komencis surdiskigi operojn, i.a. de Wagner la kompletan Ring des Nibelungen.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antologio de la Reĝa Koncertdomo, klassik.com, 15-an de majo 2007, lumdika kritiko far profesoro Egon Bezold
  2. „Ein Haus der reinen Töne. Bernard Haitinks Heimaten“, Der Musikverein, novembro 2006