Bernard Peiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bernard Peiffer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1922 (1922-10-23)
en Épinal
Morto 7-an de septembro 1976 (1976-09-07) (53-jara)
en Filadelfio
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio pianisto • ĵazmuzikisto
v  d  r
Information icon.svg

Bernard Peiffer (* 23-an de oktobro 1922 en Épinal; † 7-an de septembro 1976 en Filadelfio) estis franca ĵazpianisto kaj komponisto de moderna ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bernard Peiffer studis en Marsejlo kaj Parizo; ekde 1943 li laboris profesie kiel muzikisto i.a kun Django Reinhardt, Hubert Rostaing kaj en 1947 kun Rex Stewart. En 1946 ekestis ŝelakdisko por la diskeldonejo Swing („The Good Old Fats“). En ĉi tiu tempo li havis ankaŭ propran triopon kun Pierre Michelot kaj muzikis kun James Moody. En 1949 li prezentis en la akompanbando de Hot Lips Page je la pariza Festival International 1949 de Jazz, kune kun basisto Roger Paraboschi kaj Jean Bouchety. En 1952 li ludis en duopo kun Jean-Louis Viale en ĵazklubejo Club Boeuf sur le Toit; en 1954 li havis propran ensemblon, Bernard Peiffer and his St. Germain des Pres Orchestra kun Roger Guerin kaj Bobby Jaspar, kun kiu li faris sonregistaĵojn por albumo je diskeldonejo Blue Star. Krome li verkis kun Zoot Sims/Henri Renaud kun Sacha Distel same kiel kun André Hodeir & his Jazz Group de Paris.

En la jaro 1954 li transloĝiĝis al Usono, kie li prezentis kiel soloisto kaj duope kun George Duvivier en klubejoj kaj je koncertvojaĝoj. Li surdiskigis je propra nomo kaj gastis en 1962 je la Jazzfestival Montreal kaj en 1966 je eŭropaj festivaloj; ekde 1968 li laboris precipe kiel filmkomponisto kaj instruisto, inter alie de Sumi Tonooka. Pro malsaniĝo li devis limigi siajn prezentadojn; en 1975 li gastis ĉe la Newport Jazz Festival, kiu okazis en Novjorko. En 1976 Peiffer mortis pro renomalsano.

Laŭ Martin Kunzler Peiffer priverkis influojn de Art Tatum, Oscar Peterson kaj Bud Powell; en pecoj kiel „Prélude, Fugue and Trio“ pri „Lullaby of Birdland“ de George Shearing li kunligis ĉi tiujn influojn kun elementoj de la klasikmuzika pianotradicio, „sen endanĝerigi la risortan svingon de sia ludo.“

Kelkaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz in St. Germain de Pres (EmArCy)
  • Bernard Peiffer and his St. Germain des Pres Orchestra (Blue Star; Fresh Sound Records, 1954)
  • André Hodeir: The Vogue Sessions (Vogue, 1954)
  • Zoot Sims & Henri Renaud (EmArcy, 1953)
  • Bernies's Tunes (Emarcy, 1956) kun Joe Puma, Oscar Pettiford, Ed Thigpen
  • Formidable (Manege Music, 1970-76)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Martin Kunzler: Rowohlt Jazz Lexikon. Reinbek, Rowohlt, 1988
  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001
  • Boris Vian: Rundherum um Mitternacht. Schriften, Glossen und Kritiken zum Jazz. Vieno, Hannibal, 1990