Bernau am Chiemsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernau am Chiemsee
Blazono
Bernau am Chiemsee (Germanio)
Bernau am Chiemsee (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Rosenheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08051
Poŝtkodo 83233
Aŭtomobila kodo RO
Oficiala Municipokodo 09187118
Politiko
Komunumestro Klaus Daiber
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Gemeinde Bernau a.Chiemsee
Aschauer Str. 18
83233 Bernau a.Chiemsee
Demografio
Loĝantaro 7090 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 12° 22′ O (mapo)47.81666666666712.366666666667Koordinatoj: 47° 49′ N, 12° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 544 m
Areo 26,70 km²
Oficiala retejo https://www.bernau-am-chiemsee.de/
vdr

Bernau am Chiemsee [Bernaŭ am Kiːmzeː] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rosenheim kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, ĉe la suda bordo de la lago Chiemsee. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7090 loĝantojn.

Bernau estas kuracloko pri aero kaj situas sude de Chiemsee, kiun ĝi atingas per sia parto Felden. tra kiu pasas la bicikla rondvojo ĉirkaŭ la lago. Bernau havas stacion ĉe la fervojlinio Rosenheim – Salzburg kaj du konektejojn ("Bernau" kaj "Felden") al la aŭtovojo A 8 (Munkeno – Salzburg). Ĉe la lago estas albordiĝejo de pasaĝera linio, kiu somere trafikas al Herrenchiemsee. Oriente de Bernau estas marĉa pejzaĝo, kie iam oni minis torfon.