Bernhard Kellermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bernhard KELLERMANN)
Bernhard Kellermann
Persona informo
Bernhard Kellermann
Naskiĝo 4-an de marto 1879 (1879-03-04)
en Fürth
Morto 17-an de oktobro 1951 (1951-10-17) (72-jaraĝa)
en Klein Glienicke
Tombo Neuer Friedhof Potsdam vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto • romanisto • ĵurnalisto • eseisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1904– vd
Verkado
Verkoj Der Tunnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernhard KELLERMANN [bernhart kelerman] (naskiĝis la 4-an de marto 1879, mortis la 17-an de oktobro 1951) estis germana verkisto.

Bernhard Kellermann en 1949

Li naskiĝis en Fürth, Bavario. Li studis en Munkeno, unue natursciencon, poste ĝermanistikon kaj pentradon. Lia unua romano Yester und Li, aperinta en la jaro 1904, gajnis grandan atenton. Mondfamon Kellermann atingis per sia socikritika sciencfikcia romano Der Tunnel, kiu priskribis la konstruadon de tunelo, sub Atlantiko inter Ameriko kaj Eŭropo. Krom romanojn li verkis dramojn, eseojn, rakontojn kaj vojaĝraportojn.

Bernhard Kellermann en 1926 fariĝis membro de la prusa poeta akademio (Preußische Dichterakademie), sed en 1933 la nazia reĝimo forbaris lian anecon. Li ne elmigris, pli/malpli silentis pri la politika situacio en Germanio. Post la Dua mondmilito Kellermann aktive subtenis la politikan sistemon de GDR.

Li mortis en Klein-Glienicke (nuntempe parto de Pocdamo).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Yester und Li (romano, 1904)
  • Ingeborg (romano, 1906)
  • Das Meer (romano, 1910)
  • Der Tunnel (romano, 1913)
  • Der 9. November (romano, 1920)
  • Die Brüder Schellenberg (romano, 1925)
  • Totentanz (romano, 1948)