Bernhard Wicki
Bernhard Wicki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1919 en St. Pölten |
Morto | 5-an de januaro 2000 (80-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | tombejo de Nymphenburg, 4-1-23 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Svislando Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Elisabeth Wicki-Endriss (en) Agnes Fink (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filmaktoro voĉaktoro aktoro televida aktoro |
Bernhard Wicki (n. 28-an de oktobro 1919 en St. Pölten, Malsupra Aŭstrio; m. 5-an de januaro 2000 en Munkeno) estis aŭstra-svisa aktoro kaj filmreĝisoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La patro de Wicki estis svisa inĝeniero kaj kompaniano de maŝinfabriko, lia patrino aŭstrino kun hungaraj prauloj. Post la abituro en Silezio li studis komence ĉe la universitato de Breslau arthistorion, historion kaj germanistikon, en 1938 li ŝanĝiĝis al la aktorlernejo de la Ŝtata Teatrejo en Berlino. En 1939 li estis arestita pro nura membreco en la junulara movado "Bündische Jugend" por kelkaj monatoj en koncentrejo Sachsenhausen. Post sia liberiĝo li komence transloĝiĝis al Vieno kaj studis tie ĉe Max-Reinhardt-Seminaro aktoran arton kaj reĝisoradon. Ĉe la kastelparka teatro en Schönbrunn li rolis Urfaust, pluaj engaĝoj estis i.a. en Bremen, ĉe la Salcburgaj Festivaloj, en Bazelo kaj Zuriko. Komence de 1945 li geedziĝis kun aktorino Agnes Fink, la du jam antaŭ la militfino forlasis Germanion kaj iris al la teatro je Zuriko. Tie li konatiĝis i.a. kun dramisto Friedrich Dürrenmatt, kun kiu lin ligis dumviva amikeco.
En 1950 Wicki debutis kiel filmaktoro en Der Fallende Stern, sekvis i. a. Die letzte Brücke (1953) kaj Es geschah am 20. Juli (1955). Post kiam li en 1952 spektis fotoekspozicion de la agentejo Magnum en Lucerno, li decidis eklerni ankaŭ fotadon. Li petis reĝisoron Helmut Käutner pri kunlaborebleco kiel kameraasistanto ĉe ties filmo Monpti (1957). En 1958 li unuafoje direktis la reĝisoradon en la dokumenta filmo Warum sind sie gegen uns? Tutmonde li famiĝis unubate en 1959 per la kontraŭmilita filmo Die Brücke, en kiu li rakontas la tragedian historion de sensenca defendado de ponto fare de junaj soldatoj je la fino de la dua mondmilito. Dum la sekvaj jaroj Wicki plue laboris kiel filmreĝisoro. Lia lasta reĝisora verko (1986–1989), la filmigo de la romano Das Spinnennetz de Joseph Roth, ankaŭ povas esti rigardata kiel lia testamento: jen Wicki montras la danĝeron de implikiĝo de la germana burĝaro en ekstreme dekstrula ideologio kaj la kontraŭjudismo de la Vajmara Respubliko.
Post lia morto en 2001 fondiĝis en Munkeno la Bernhard Wicki Gedächtnis Fonds. Ĉi tiu disdonas ekde 2002 la Bernhard-Wicki-Filmpremion – Die Brücke kiel pacpremio de la germana filmo. Plua Bernhard-Wicki-Filmpremio, ekde 2006 dotita per 15.000 eŭroj, jam ekde 2000 estas disdonata en orientfrisa Emden. Bernhard Wicki estis ekde la komenco idea patrono de la festivalo Internationales Filmfest Emden-Norderney, unuafoje okazigita en 1990.
En dua geedzeco Wicki vivis ekde 1995 kun aktorino Elisabeth Endriss. En la dokumenta filmo Verstörung – und eine Art von Poesie (2007) Elisabeth Wicki-Endriss portretas vivon kaj verkaron de Bernhard Wicki.
Bernhard Wicki estis entombigita sur la tombejo de Nymphenburg en Munkeno (tombejo n-o 4-1-23).
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Aktoro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1950: Der fallende Stern, reĝisoro Harald Braun
- 1953: Der Haflinger Sepp, reĝisoro Paul May
- 1953: Die letzte Brücke, reĝisoro Helmut Käutner
- 1954: Rummelplatz der Liebe, reĝisoro Kurt Neumann
- 1954: Das Zweite Leben, reĝisoro Victor Vicas
- 1954: Ewiger Walzer, reĝisoro Paul Verhoeven
- 1955: Es geschah am 20. Juli, reĝisoro Georg Wilhelm Pabst
- 1955: Kinder, Mütter und ein General, reĝisoro László Benedek
- 1955: Rosen im Herbst, reĝisoro Rudolf Jugert
- 1956: Weil du arm bist, mußt du früher sterben, reĝisoro Paul May
- 1956: Skandal um Dr. Vlimmen / Tierarzt Dr. Vlimmen, reĝisoro Arthur Maria Rabenalt
- 1957: Es wird alles wieder gut, reĝisoro Géza von Bolváry
- 1957: Die Zürcher Verlobung, reĝisoro Helmut Käutner
- 1958: Unruhige Nacht, reĝisoro Falk Harnack
- 1960: La notte, reĝisoro Michelangelo Antonioni
- 1967: Madeleine und der Legionär, reĝisoro Wolfgang Staudte
- 1969: Deine Zärtlichkeiten, reĝisoro Peter Schamoni
- 1971:Carlos
- 1973: Der Kommissar (epizodo: Herr und Frau Brandes)
- 1977: Derrick (epizodo: Eine Nacht im Oktober)
- 1977: Despair – Eine Reise ins Licht, reĝisoro Rainer Werner Fassbinder
- 1978: Die gläserne Zelle, reĝisoro Hans W. Geißendörfer
- 1978: Die Abenteuer des David Balfour (kvarparta televida filmo), reĝisoro Jean-Pierre Decourt
- 1980: Derrick (epizodo: Zeuge Yurowski)
- 1983: Frühlingssinfonie, reĝisoro Peter Schamoni
- 1983: Eine Liebe in Deutschland, reĝisoro Andrzej Wajda
- 1984: Paris, Texas, reĝisoro Wim Wenders
- 1985: Killing Cars, reĝisoro Michael Verhoeven
- 1991: Erfolg, reĝisoro Frank Seitz
- 1993: Das Prinzenbad, reĝisoro Richard Blank
Reĝisorado
[redakti | redakti fonton]- 1958: Warum sind sie gegen uns?
- 1959: Die Brücke, nach dem gleichnamigen Roman von Manfred Gregor
- 1961: Das Wunder des Malachias, nach einem Roman von Bruce Marshall
- 1962: Der längste Tag (zusammen mit anderen Regisseuren)
- 1964: Der Besuch, nach dem Drama Der Besuch der alten Dame von Friedrich Dürrenmatt
- 1965: Morituri (Fernsehtitel: Kennwort: Morituri), nach einem Roman von Werner Jörg Lüddecke
- 1967: Der Paukenspieler
- 1970: Karpfs Karriere
- 1971: Das falsche Gewicht, nach dem gleichnamigen Roman von Joseph Roth [1]
- 1977: Die Eroberung der Zitadelle, nach der gleichnamigen Novelle von Günther Herburger
- 1984: Die Grünstein-Variante, nach einem Hörspiel von Wolfgang Kohlhaase
- 1986: Sansibar oder Der letzte Grund, nach dem gleichnamigen Roman von Alfred Andersch
- 1989: Das Spinnennetz, nach dem gleichnamigen Roman von Joseph Roth
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter Zander: Bernhard Wicki. Bertz + Fischer Verlag, Berlin 1995, 2. überarbeitete Auflage, ISBN 3-929470-04-7
- Richard Blank: Jenseits der Brücke. Bernhard Wicki. Ein Leben für den Film, 1999 ISBN 3-430-11473-X
- Andreas Weber (Hrsg.): Er kann fliegen lassen. Gespräche und Texte über Bernhard Wicki. Literaturedition Niederösterreich, St. Pölten 2000, ISBN 3-901117-47-4
- Filmfestival Nordrhein-Westfalen (Hrsg.): Sanftmut und Gewalt - Der Regisseur und Schauspieler Bernhard Wicki. Filmographie, Biographie, Essays, Interview. Mit Beiträgen von Robert Fischer (Vorwort), Alexander Kluge, Laurens Straub, Wilhelm Roth, Friedrich Dürrenmatt, Hans Abich, Gunther Witte, Hermann Barth. edition filmwerkstatt, Essen 2004, ISBN 3-9807175-6-9
- Inka Graeve Ingelmann (Hrsg.): Bernhard Wicki. Fotografien. Dumont Literatur und Kunst Verlag, Köln 2005, Gebunden, ISBN 3-8321-7570-9, Ausstellungskatalog
- Elisabeth Endriss-Wicki: Die Filmlegende Bernhard Wicki. Verstörung - und eine Art von Poesie. Henschel Verlag, Berlin 2007, ISBN 978-3-89487-589-3
- Michel Quint, "Die schrecklichen Gärten". btb-Verlag 2002, ISBN 3-442-75068-7 (Übersetzung von Elisabeth Edl), Originalausgabe "Effroyables Jardins", Editions Joelle Losfeld, Paris 2000
Dokumenta filmo
[redakti | redakti fonton]- Verstörung - und eine Art von Poesie. Die Filmlegende Bernhard Wicki. Dokumentation, Deutschland, 2007, 120 Min., Buch und Regie: Elisabeth Wicki-Endriss, Produktion: Wicki Film, BR, u.a. mit Maximilian Schell, Michael Mendl, Klaus Maria Brandauer
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bernhard Wicki ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Bernhard Wicki Gedächtnisfond e.V.
- „Verstörung - und eine Art von Poesie“ - oficiala filma retejo
- „Porträt Bernhard Wicki“ Arkivigite je 2008-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Bayerischer Rundfunk, la 16-an de junio 2008