Bernhard Varenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bernhardus Varenius)
Bernhard Varenius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1622 (1622-01-01)
en Hitzacker
Morto 30-an de novembro 1652 (1652-11-30) (30-jaraĝa)
en Kamboĝo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Lejdeno
Memorigilo Bernhard Varenius
Okupo
Okupo geografo
vdr

Bernhardus VARENIUS (Bernhard Varen) (1622, Hitzacker, Malsupra Saksio – 1650) estis germana geografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia fruaj jaroj (el 1627) estis pasigita en Uelzen, kie lia patro estis kortega predikisto de la Duko de Brunsvigo. Varenius studis en la gimnazio de Hamburgo (1640–1642), poste en la Universitato de Königsberg (1643–1645) kaj en la Universitato de Lejdeno (1645–1649), kie li dediĉis sin al matematiko kaj medicino, kaj atingis sian medicinan gradon en Lejdeno en 1649. Li poste setliĝis en Amsterdamo, kaj intencis praktiki medicinon. Sed la ĵusaj malkovroj de Abel Tasman, Willem Schouten kaj aliaj nederlandaj navigistoj, kaj lia emikeco kun Willem Blaeu kaj aliaj geografoj, altiris Varenius al geografio. Li mortis en 1650, estante nur 28-jaraĝa, viktimo de la malriĉo de la vivo de akademiulo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Varenius, Bernhardus". Encyclopædia Britannica. 27 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 905. Tiu citas:
    • Breusing, "Lebensnachrichten von Bernhard Varenius" (Geogr. Mittheil., 1880)
    • Artikolo de H. Blink pri Varenius en Tijdschr. van het Nederl. Aandrijksk. Genotschap (1887), ser. ii. pt. 3
    • Artikolo de F. Ratzel "Bernhard Varenius," en Allgemeine Deutsche Biographie, vol. xxxix. (Leipzig, 1895)