Bernie Sanders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernie Sanders, 2015

Bernard "Bernie" SANDERS (naskiĝis 8-an de septembro 1941 en Novjorko, Novjorkio (Usono)) estas usona politikisto kaj ekde 1991 membro en la Usona Senato por federacia ŝtato de Vermonto.

Sanders reprezentas socialisman vidpunkton kaj venkis en la elektoj por usona Senato la 7-an de novembro 2006. Li estas ekde januaro de 2007 sekvanto de la ĝistiama senatano Jim Jeffords, kaj la unua socialista senatano en historio de la Usono.

Vivo

Sanders naskiĝis en 1941 kiel filo de pola enmigrinto. Li studis en Brooklyn College kaj Universitato de Ĉikago, translokiĝis en 1964 al Vermont. Li estis membro de Liberty Union Party, kiu rifuzis la vjetnaman militon. Sanders iĝis en 1981 urbestro de Burlington, la plej granda urbo de Vermonts. Oni elektis lin por tio trifoje. Sanders perdis en 1986 la elekton por guberniestreco de Vermont. Li sensukcese provis elektiĝi en 1988 al Domo de reprezentantoj. Tio sukcesis nur en 1990 kaj tiel li estas ekde 1991 membro de la Domo de Reprezentantoj kaj tiel la sola kaj plej longe oficanta nepartia kandidato.

Sanders estas delegito de ŝtato Vermont, kiu posedas pri unu sidejo en la Reprezenta domo. Sanders estis sesfoje reelektita (1992: 57,8 %, 1994: 49,9 %, 1996: 55,2 %, 1998: 63,4 %, 2000: 69,2 %, 2002: 64,3 %, 2004: 68,8 %)

Sanders apogis en la pasinto konstante la demokratojn, kontraŭis la Irakan militon (2003) kaj estas akra kritikanto de Patriot Act kaj ŝtata kaj komerca influo en la media kaj telekomunikada branĉo.

Eksteraj ligiloj