Berno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berno
france: Berne, germane: Bern, itale: Berna
urbo
Federacia domo de Svislando (svisa parlamentejo) en Berno
Blazono
Oficiala nomo: Bern
Ŝtato Svislando Svislando
Kantono Berno
Distrikto Berno (ĝis 2009)
Administra distrikto Berno-Mezlando (ekde 2010)
Historiaj regionoj
Montaro Bernaj Alpoj
Muzeo Zentrum Paul Klee
Rivero Aro
Situo Berno
 - alteco 542 m s. m.
 - koordinatoj 46° 57′ 04″ N 07° 26′ 19″ O / 46.95111 °N, 7.43861 °O / 46.95111; 7.43861 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Gurten
 - alteco 864 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo rivero Aro
 - alteco 480 m s. m.
Areo 51,60 km² (5 160 ha)
Loĝantaro 128 153 (2007)
Denseco 2 483,59 loĝ./km²
Fondo 1191
Urbestro Alexander Tschäppät
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 3000–3030
Telefona antaŭkodo 0351
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova Urbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1983 (#7)
Numero 267
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii
Situo enkadre de Svislando
Situo enkadre de Svislando
Situo enkadre de Svislando
Mapo de Berno
Mapo de Berno
Mapo de Berno
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Bern
Retpaĝo: www.bern.ch
Monda heredaĵo de UNESKO
Berno
Horloĝturo Zytglogge en Berno

Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj romanĉe Berna) estas Federacia urbo de Svislando kaj la ĉefurbo de la samnoma kantono. En la urbo vivas 128 153 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007). Ek de 1983 la malnova urbocentro de Berno estas monda heredaĵo de UNESKO.

Federacia urbo

Atentu erare oni diras ofte, ke la urbo Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Sed tio estas malkorekta. Svislando laŭkonstitucie entute ne havas ĉefurbon, ĉar ĉiuj kantonoj estas egalrajtaj. Ĉar en Berno estas la konstanta sidejo de la svisa parlamento oni parolas pri la Federacia urbo. Aliaj federaciaj instancoj troviĝas en Laŭzano (Svisa Federacia Tribunalo, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano), en Zuriko (Svisa Nacia Muzeo, Svisa Nacia Banko, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko), en Belinzono (Svisa Federacia Puntribunalo), en Bazelo (Svisa Supera Dogandirekcio).

Geografio

Berno situas je la bordo de la rivero Aro kiu meandrumas ĉirkaŭ Berno. Tiu riverkurbo donis en mezepoko naturan protekton al la urbo. Ja altakvo tamen la ĉeriverbordaj kvartaloj de Berno ankaŭ regule inundiĝas. La urbo kaj komunumo Berno konsistas el la urbodistrikto kun la kvartaloj Länggasse-Felsenau, Mattenhof-Weissenbühl, Kirchenfeld-Schosshalde, Breitenrain-Lorraine kaj Bümpliz-Oberbottigen.

Historio

Berno estis fondita en la jaro 1191 de la Grafoj de Zeringo. La mezepoka urbo Berno estis regita de nobelaj kaj ekonomie sukcesaj familioj. Iom post iom Berno akris la senjorujojn en ĝia ĉirkaŭ kaj fariĝis potenca kaj influohava urboŝtato. En la jaro 1353 la urbo Berno alianciĝis al la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1919 la ĝis tiam autonoma komunumo Bümplitz estis atribuita al la urbo Berno.

Sidejo de internaciaj organizaĵoj

Inter aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj en Berno ankaŭ troviĝas la ĉefa sidejo de la Universala Poŝta Unio.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Berno mortis hungara historiisto József Deér.

Esperanto-movado

En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913, en 1939 kaj 1947. La Svisa Esperanto-Societo havis la sidejon longan tempon en Berno.

La Esperanto-Societo Berno estis fondita la 21-an de marto 1906 fare de Josef Feierabend. [1]

En 2001 kaj 2008 Berno gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankau

Notoj kaj referencoj

  1. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 215)

Eksteraj ligiloj

Bildoj