Berrueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berrueco
Berrueco, Zaragoza, España, 2017-01-04, DD 14.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50373 [+]
Demografio
Loĝantaro 35  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 1° 28′ U (mapo)40.9906248-1.4669396Koordinatoj: 40° 59′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 098 m [+]
Areo 19,501226 km² ( 195 0.1 226 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Berrueco
Situo de Berrueco

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Berrueco [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Berrueco [beRŬEko] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Berrueco laŭvorte signifas "rokejo", alude al la rokmonto sur kiu staras la kastelo; kaj pro tio kastelo sur rokego aperas en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Berrueco estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo oriente de Gallocanta. Ĝi estas sur la orienta bordo de la Lageto Gallocanta.

La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente. Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.

La loĝloko Berrueco mem estas je 119 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, proksime de la limo kun la provinco Teruelo, je 1 087 msm. Ĝi estas tute inter Tornos sudoriente kaj Gallocanta nordokcidente; krome estas Castejón de Tornos oriente alirebla nur tra Tornos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Keltibera setlejo.
Kastelo.

Plej fruaj restaĵoj estis de keltibera setlejo. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Iam estis kastelo, el kiu restas du turoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Berrueco kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 35 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la kastelo, la arkeologia kuŝejo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]