Berio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Berio
Blazono de Berio

Berry, en esperanto Berio, estas regiono en la centra parto de Francio. Ĝi estis provinco ĝis la 4-a de marto, 1790, kiam oni anstataŭigis la provincojn per departementoj. La regiono Berio nun konsistas el la departementoj Cher, Indre, kaj partoj de Vienne. La ĉefurbo de la provinco Berio estis Bourges. En Mezepoko Berio estis duklando.

Pluraj francaj reĝoj, kaj aliaj famaj homoj (i.a. Honoré de Balzac kaj Georg' Sand') naskiĝis aŭ vivadis en Berio.

Unu el la dukoj de Berio, Johano, komisiis la ilustradon de la treege bela libro La tre riĉaj horoj de la duko de Berry ĉ. 1410.

Situo de Berio en Francio