Bersebo-tribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bersebo-tribo
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La bersebo-tribo estas orlama tribo el Berseba en Namibio.

La orlamoj formiĝis en la 18-a jarcento kaj loĝis en Pella kaj Clan William en la Kaboprovinco. Ekde 1815 ili ekmigris je pluraj migradgrupoj por pli bonaj paŝtejoj kaj ĉasejoj norden trans la riveron Oranjo kaj eksetlis tie proksime al la misiostacio Betanio.

Sed ĉar tie jam estis ekloĝinta nama tribo, la betanio-tribo, nur malgranda parto de la almigrintoj povis resti - nome la en 1915 enmigrinta bois-tribo (tiel nomata laŭ ilia gvidanto Jan Boois). Kelkaj el ili daŭre restis en Betanio kaj per intermikso enkorpiĝis en la betanio-tribon, kiu ekde nun alkalkuliĝis al la etno orlamoj. (Sed Jan Boois plumigris kun la militema triboparto kaj ekvivadis vage en la kamparo de Rehoboth.)

Por la poste almigrantaj orlamaj triboj Bethanio estis nur interstacio: la pli granda parto de ili sub la gvido de Paul Goliath ekloĝis en la najbara Berseba (ekde tiam nomataj la bersebo-tribo aŭ goliat-tribo) kaj la pli malgranda parto sub sia gvidanto Amraal Lambert (pro tio nomata amral-tribo trovis novan loĝregionon ĉe Gobabis.