Berta muslemuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madame Berthe's Mouse Lemur.jpg
Berta muslemuro

Berta muslemuroBerta mikrocebo (Microcebus berthae) estas la plej malgranda el la muslemuroj aŭ mikroceboj kaj la plej malgranda primato en la mondo; la averaĝa korpolongo estas 92 mm kaj sezona pezo estas ĉirkaŭ 30 g.[1] Microcebus berthae estas unu el multaj specioj de lemuroj el Madagaskaro kiu trapasis tra etenda procezo de speciigo, kaŭzita de nekonataj mediaj mekanismoj kaj vivkondiĉoj.[2] Tiu primato troviĝas ĉefe en la arbaro Kirindy de okcidenta Madagaskaro.[3] Post ties malkovro por la scienco en 1992 en la seka decidua arbaro de okcidenta Madagaskaro, ĝi estis dekomence miskomprenita kiel reprezentanto de remalkovro de Microcebus myoxinus, sed komparaj morfometriaj kaj genetikaj studoj montris ties statuson kiel nova specio, M. berthae.[4]

Tiu lemuro ricevis sian nomon laŭ la konservisto kaj primatologino Prof. Drino. Madame Berthe Rakotosamimanana de Madagaskaro, nome Ĝenerala Sekretariino de Groupe d'Etudes et de Recherche des Primates (GERP) el ties fondo ĝis sia morto en 2005.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gron KJ. 11a de februaro de 2009. Primate Factsheets: Mouse lemur (Microcebus) Taxonomy, Morphology, & Ecology. Alirita en aŭgusto de 2009
  2. Rakotondranary, S., Andreas Hapke, kaj Jörg Ganzhorn. "Distribution And Morphological Variation Of Microcebus Spp. Along An Environmental Gradient In Southeastern Madagascar." International Journal Of Primatology 32.5 (2011): 1037-1057. Academic Search Premier. Web. 25a Okt. 2012.
  3. Mittermeier, R.A.. (2006) Lemurs of Madagascar, 2‑a eldono, Conservation International, p. 104–107. ISBN 1-881173-88-7.
  4. Dammhahn, Melanie, kaj Peter M. Kappeler. (2008). "Small-scale coexistence of two mouse lemur species (Microcebus berthae and M. murinus) within a homogeneous competitive environment." Oecologia, vol157(3), pp. 473-483.
  5. Gould, Lisa. (2006) Lemurs: Ecology and Adaptation, 1‑a eldono, University of Chicago, p. 35. ISBN 0-387-34586-8.