Bertelota pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bertelota pipio
Bertelota pipio
Bertelota pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. berthelotii'
Anthus berthelotii
(Bolle, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Anthus berthelotii - Muzeo de Tuluzo

La Bertelota pipio, Anthus berthelotii, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Madejro kaj Kanarioj. Ĝi estas komuna specio de loĝantaj birdoj en ambaŭ insularoj.

La Bertelota pipio troviĝas en malferma kamparo. La nesto estas surgrunda, la ino demetas 3-5 ovojn.

Tiu estas malgranda pipio, 13-14.5 cm longa. Ĝ estas nedistingeblaspekta specio surgrunde, ĉefe griza supre kaj blankeca sube, kun iom da brusta strieco. Ĝi havas blankecajn superokulan strion kaj okulringon, kun malhela okulo kaj mustaĉajn striojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj ol plenkreskuloj.

Tiu specio ŝajnas pli mallongvosta kaj grandkapa ol la Herbejpipio. Ties alvoko estas "sĉrip" kiel tiu de la Flava motacilo, kaj la kanto, dumfluga, estas babileca "civrr civrr civrr civrr".

Tiu specio ricevis nomon laŭ la franca naturalisto Sabin Berthelot, iam loĝanto en Kanarioj, fare de Carl Bolle.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53130, Anthus berthelotii, 9a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]