Saltu al enhavo

Berthold Auerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berthold Auerbach
Persona informo
Berthold Auerbach
Naskiĝo 28-an de februaro 1812 (1812-02-28)
en Nordstetten, Horb am Neckar
Morto 8-an de februaro 1882 (1882-02-08) (69-jaraĝa)
en Cannes
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Virtembergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Hajdelbergo
Munkena universitato
Eberhard-Ludwigs-Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Theobald Chauber vd
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Auerbachs Volkskalender vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berthold AUERBACH (naskiĝinta Moses Baruch Auerbacher la 28-an de februaro 1812 en Horb-Nordstetten, mortinta la 8-an de februaro 1882 en Cannes) estis germana verkisto. Li estis gravega reprezentanto de hejmeca literaturo.

Originante el malriĉa juda familio, li studis de 1832 en Tübingen, Munkeno kaj Heidelberg unue jursciencojn, poste filozofion kaj komencis frue la verkadon. Kun aliaj persekutitaj korporacianoj li estis en 1837 dufoje malliberigata je fortikaĵo Hohenasperg.

En sia unua romano »Spinoza« (Stuttgart 1837) li konfesis sian ŝategon por Spinozo kaj judaj tradicioj montrante ĝeneralan filozofian sintenon kaj intelekton. Tio ĉio neniam perdiĝis en sekvaj verkoj kiuj nur ŝajne estis tute alimanieraj. En la sekvanta romano »Dichter und Kaufmann« (Stuttgart 1839) oni lernas pri la turbula vivo de la vroclava epigramisto Moses Ephraim Kuh kaj pri la vivo de germanaj judoj en la 18-a jarcento. Baldaŭ li prezentis tradukon de la verkoj spinozaj kun biografioj (Stuttgart 1841).

Sed lia vera talento ne ekbrilis antaŭ apero de surpaperigitaj memoroj pri lia hejma vilaĝo je Nigra Arbaro. La rakontoj »Schwarzwälder Dorfgeschichten« (1843–53) famigis Auerbach eĉ ekster Germanujo (li modelis ekz. por Honoré de Balzac, Ivan Turgenev kaj Lev Tolstoj!) pro afabla priskribado de tia vivo. De simplaj ĝenro-bildoj li evoluigis kvazaŭ dramojn. La plej ŝatataj estis »Der Lauterbacher«, »Die Frau Professorin«, »Ivo der Hajrle« kaj »Der Lehnhold«.

Siajn teoriojn pri bona populara verkado li malkaŝis je »Schrift und Volk« (Leipzig 1846). Similcelen estis de li eldonita populara kalendaro »Der Gevattersmann« (1845 ĝis 1848), kiun posteulis »Volkskalender« (1858 ĝis 1869). Tamen Auerbach - kiu de 1850 vivis en Dresdeno kaj de 1859 en Berlino - fiaskis per la dramoj »Andree Hofer« (Leipzig 1850) kaj »Der Wahrspruch« (Leipzig 1860); ankaŭ liaj sociala romano pri moderna vivo »Neues Leben« (Mannheim 1851) ne multe legiĝis pro tro komplika intrigo sen artistece komponita.

Sed novaj privilaĝaj historioj »Barfüßele« (Stuttgart 1856), »Joseph im Schnee« (Stuttgart 1861) kaj »Edelweiß« (Stuttgart 1861) denove tre plaĉis, kie la verkisto aljuĝis al la kamparanaj roluloj verajn sentojn allogajn por urbaj konsumantoj.

Aplaŭdegis oni al la sprita soci-bildo de la romano »Auf der Höhe« (Stuttgart 1885), kaj bonis ankaŭ la romano »Das Landhaus am Rhein« (Stuttgart 1868) pro enplektitaj aforismoj. Seniluzion naskiss la sekvinta romano »Waldfried« (Stuttgart 1874) pro dishakita stilo kaj neinteresa komponado.

La novaj privilaĝ-aĵoj »Nach dreißig Jahren« (Stuttgart 1876) ne plu egalis kvalite al la pli fruaj temaj similaĵoj, kaj la raktonoj »Landolin von Reuters hösen« (Berlin 1879) kaj »Brigitta« (Stuttgart 1880) eĉ pli atestis malpligrandiĝantan kreivon. Antaŭe ankoraŭ sukcesis kolekto ilustrita de Menzel, Kaulbach, L. Richter kaj Meyerheim titolite »Zur guten Stunde« (Berlin 1872) kiel ankaŭ »Tausend Gedanken des Kollaborators« (Berlin 1876).

Auerbach, viro gaja kaj babilema, estis majstro de akre metitaj vortoj kaj pintumojn li neniam ŝparis. La aŭtentikeco de la de li priskribitaj kamparanoj pridubendas. Iel senteblas en la verkoj ke ofte kalkulado kaj teoria pesado pli gravis ol senpera kaj ĝojiga rakontado de impresoj el junaj tagoj. Antisemitismo, kies naskiĝon li spertis, ege afliktis lin.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]