Berthold Viertel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berthold Viertel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1885 (1885-06-28)
en Vieno
Morto 24-an de septembro 1953 (1953-09-24) (68-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Helene Bruckner-Karplus vd
Edz(in)o Salka Viertel • Elisabeth Neumann-Viertel vd
Infanoj Peter Viertel • Hans Viertel vd
Profesio
Okupo filmreĝisorotradukistoscenaristoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berthold Viertel (naskiĝinta la 28-an de junio 1885 en Vieno; mortinta la 24-an de septembro 1953 samurbe) estis denaska aŭstro judodevena verkisto, dramaturgo, eseisto, tradukisto kaj filma kaj teatra reĝisoro, kiu verkis en Germanujo, Usono kaj Britujo. Lia filo estis scenaristo Peter Viertel.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Pro sia konateco kun Karl Kraus kaj Peter Altenberg Viertel kunverkis ekde 1910 ĝis 1911 la satirikan revuon Die Fackel de Kraus. Post la unua Mondmilito Grafo de Seebach invitis Berthold-on Vierte, labori kiel reĝisoro ĉe la teatro en Dresdeno. Ekde 1918 ĝis 1921 Viertel laboris kiel reĝisoro en Dresdeno kaj enscenigis en la dramejo la unuan prezentadon de Jenseits de Walter Hasenclever (kun Walter Bruno Iltz) kaj somermeznoktan sonĝon de Ŝekspiro. Lia poemaro Die Bahn ankaŭ ekestis en Dresdeno kaj aperis en 1921, same kiel Bachantinnen des Euripides, la komedio Die schöne Seele kaj Das Gnadenbrot.[1] Vokitecoj kiel reĝisoro kaj dramaturgo kondukis lin i. a. al Dresdeno, Berlino ( "Die Schwester" de Hans Kaltneker en 1924 ĉe Goethe-teatro), Zuriko, Britujo kaj Usono. Viertel laboris en 1933 kiel aktoro en Berlino, kiam li devis elmigri al Francujo kaj ekde tie poste al Usono. En Novjorko li kunfondis kun Wieland Herzfelde en 1944 la eldonejon Aurora-Verlag, kiu publikigis germanajn verkistojn en ekzilo. En la jaro 1947 li revenis al Eŭropo, laboris komence en Londono ĉe BBC, poste ekde 1948 kiel reĝisoro en Zuriko kaj ekde 1949 finfine deneove en Vieno. Viertel tradukis gravajn dramojn de Tennessee Williams, kiujn li ankaŭ enscenigis ĉe la viena Akademio-Teatro – i.a. Endstation Sehnsucht kun Curd Jürgens kiel Stanley Kowalski. Li ankaŭ diskoniĝis kiel poeto kaj verkisto.

Berthold Viertel estis ekde 1918 ĝis 1947 edzo de Salka Viertel, denaska Steuermann, kun kiu li havis tri filojn. Ekde la somero de 1940 li kunvivis kun aktorino Elisabeth Neumann, kiun li edzinigis en 1949.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1922/23: DE. Nora.
  • 1924: Die Perücke.
  • 1926: K 13 513. Die Abenteuer eines Zehnmarkscheines
  • 1929: 4 Devils
  • 1929: The One Woman Idea.
  • 1929: Seven Faces.
  • 1930: City Girl
  • 1930/31: Die heilige Flamme.
  • 1930/31: The Spy.
  • 1931: The Magnificent Lie.
  • 1931/32: The Wiser Sex.
  • 1932: The Man from Yesterday.
  • 1934: Little Friend.
  • 1935: The Passing of the Third Floor Back.
  • 1935/36: Rhodes of Africa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Spur. Poemoj. Kurt Wolff, Lepsiko 1913.
  • Karl Kraus: Ein Charakter und die Zeit. Rudolf Kaemmerer, Dresdeno 1921.
  • Die Bahn. Poemoj. Jakob Hegner, Hellerau 1921.
  • Das Gnadenbrot. Rakontoj. Jakob Hegner, Hellerau 1927.
  • Fürchte dich nicht! Novaj poemoj. Barthold Fles, Novjorko 1941.
  • Der Lebenslauf. Aurora-Verlag, Novjorko 1946.
  • Dichtungen und Dokumente. Poemoj, prozo, membiografiaj fragmentoj. Kösel, Munkeno 1956.
  • Schriften zum Theater. Kösel, Munkeno 1970.
  • Die Überwindung des Übermenschen. Traktaĵoj el la ekzilo. Verlag für Gesellschaftskritik, Vieno 1989. ISBN 3-85115-104-6
  • Kindheit eines Cherub. Membiografiaj fragmentoj. Verlag für Gesellschaftskritik, Vieno 1991. ISBN 3-85115-125-9
  • Das graue Tuch. Poemoj. Verlag für Gesellschaftskritik, Vieno 1994. ISBN 3-85115-174-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hagemeyer, p. 194 (8.29 Berthold Viertel "Das Gnadenbrot".)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irene Jansen: Berthold Viertel. Leben und künsterlerische Arbeit im Exil. Peter Lang, Novjorko 1992. ISBN 0-8204-1501-4
  • Salka Viertel: Das unbelehrbare Herz. Claasen, Hamburg 1970. ISBN 3-546-49363-X
  • Salka Viertel: The Kindness of Strangers. Holt, Rinehart and Winston, Novjorko 1969. ISBN 0-03-076470-X
  • Berthold Viertel. Zur 80. Wiederkehr seines Geburtstags. Kösel, Munkeno 1965.
  • J. Mayerhöfer (eldonisto): Berthold Viertel. Regisseur und Dichter (1885-1953). Vieno 1975.
  • Siglinde Bolbecher (eldonisto): Traum von der Realität - B. Viertel Döcker, Vieno 1998. ISBN 3-85115-229-8
  • Siglinde Bolbecher, Konstantin Kaiser: Viertels Welt. Der Regisseur, Lyriker, Essayist Berthold Viertel. Österreichisches Theatermuseum, Vieno 1988.
  • Friedrich Pfäfflin: Tribüne und Aurora. Hase & Koehler, Mainz 1990. ISBN 3-7758-1215-6
  • Friedrich Pfäfflin (priverkisto): Berthold Viertel im amerikanischen Exil. Marbacher Magazin. Bd 9. Marbach 1978.
  • Friedrich Pfäfflin (redaktisto): Berthold Viertel (1885-1953). Eine Dokumentation. Kösel, Munkeno 1969.
  • Peter Roessler, Konstantin Kaiser (eldonisto): Dramaturgie der Demokratie. Theaterkonzeptionen des österreichischen Exils. Promedia, Vieno 1989. ISBN 3-900478-24-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]