Berwick-upon-Tweed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berwick-upon-Tweed
skotlingve: Sou Barwick
urbo
Berwick-upon-Tweed
Oficiala nomo: Berwick-upon-Tweed
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono North East England
Provinco Northumberland
Situo Berwick-upon-Tweed
 - koordinatoj 55° 45′ 54″ N 02° 00′ 32″ U / 55.76500 °N, 2.00889 °U / 55.76500; -2.00889 (mapo)
Loĝantaro 11 665 (2001)
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo TD15
Situo de Berwick enkadre de Northumberland
Situo de Berwick enkadre de Northumberland
Situo de Berwick enkadre de Northumberland
Vikimedia Komunejo: Berwick-upon-Tweed
Retpaĝo: Berwick Town Council

Berwick-upon-Tweed (prononco ˈbɛrɨk əpɒn ˈtwiːd) Pri tiu ĉi sono aŭskultu estas urbo en Northumberland, Anglio, kvar kilometrojn sude de la landlimo inter Anglio kaj Skotlando. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 11,665 loĝantojn.

La urbo fondiĝis dum la anglosaksa epoko. En 973 aŭ 1018 la reganto de Northumbria cedis la urbon al la skotoj. Poste, plurajn jarcentojn ĝi estis fokuso de militado inter la skotoj kaj la angloj: inter 1147 kaj 1482 ĝi transdoniĝis pli ol 13 fojoj. Fine ĝi estis kaptata de la estonta Rikardo la 3-a (Anglio). La mezepoka kastelo plejparte malkonstruiĝis en 1847 kaj la loko estis uzata por fervojstacio.

La urba dialekto enmiksigas la skotan lingvon kaj la dialekton de Northumberland.


Partneraj urboj