Besro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Besro
Accipiter virgatus
Accipiter virgatus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Accipiter virgatus
(Temminck, 1822)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La besrohindia akcipitreto, Accipiter virgatus, estas taga rabobirdo de familio akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel aglojn, buteojn, milvojn, cirkuojn, ktp.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Besro estas disvastigita loĝanta bredanto en densaj arbaroj de sudorienta Azio el Barato ĝis suda kaj centra Ĉinio, Filipinoj kaj Indonezio. Ili vivas el marnivelo ĝis 3.000 m de alteco.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas mezgranda rabobirdo (25–36 cm) kun mallongaj larĝaj flugiloj kaj longa vosto, ambaŭ adaptiĝoj por manovri inter densa vegetaĵo. La virbirdoj pezas de 85 ĝis 110 g, la inoj 131 ĝis 154 g.

Tiu specio estas kvazaŭ pli malhela versio de la samzone disvastigita Ŝikro, sed ĉiu plumartipo havas malhelan vertikalan gorĝan strieton. La plenkreska (vira) Besro havas malhelgrizan dorson kaj estas sube blanka, iom ruĝe bustre kaj ruĝete striita ventre. La ino estas pli granda kaj bruna. La junulo estas malhelbruna dorse above kaj blanka sube, brune striita. Ili havas flavajn krurojn kaj okulojn kaj klare tristriitan voston; la tri klaraj strioj subflugilaj estas diferencigilo disde la Ŝikro, A. badius.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Vintre Besroj eliras al pli malfermaj arbaroj kaj eĉ terkultivitaj teritorioj. Ties ĉasada tekniko estas simila al aliaj akcipitroj, kiaj Akcipitro A. nisusStriakcipitro A. striatus, falante surprizige el kaŝita gvatejo aŭ inter arbustoj por kapti nenion atendantajn predojn. La predoj estas plej ofte lacertoj grandaj insektoj, birdetoj kaj etaj mamuloj.

Ĝi nestas en arboj, konstruante novan neston ĉiujare, sed ili povas reuzi malnovan de aliaj birdoj. La ino demetas 2-5 ovojn, sed pli ofte 3 aŭ 4.

La kutima flugado de tiu specio estas karaktera flapado kaj glitado.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • A. v. affinis loĝas en Nepalo, Barato ĝis Ĉinio kaj Indoĉinio.
  • A. v. fuscipectus loĝas en Tajvano.
  • A. v. nisoides loĝas en Tajlando, Birmo Kaj duoninsulo Malako.
  • A. v. besra loĝas en suda Barato kaj Srilanko.
  • A. v. abdulalii loĝas en insularo Andamano kaj Nikobaro.
  • A. v. confusus loĝas en Filipinoj.
  • A. v. quagga loĝas en Filipinoj.
  • A. v. rufotibialis loĝas en insulo Borneo.
  • A. v. vanbemmeli loĝas en Sumatra.
  • A. v. virgatus loĝas en Javo kaj Bali.
  • A. v. quinquefasciatus loĝas en Insulo Flores en Indonezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]