Besta eŭtanazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Besta eŭtanazio (eŭfemisme endormigo) estas la sendoloriga mortigo de bestoj. Tion efektivigas bestokuracisto plej ofte per injekto da morta dozo de iu narkotaĵo, kiu entenas la permesitan mortigaĵon (pentobarbitalo, embutramido).

Plejmulto de la landoj permesas la bestan eŭtanazion nur okaze de "deviga neceseco", kio estas la besto ne povas plu ekzisti en sia kutima vivmetodo sen fortaj limigaĵoj en konduto, movo. Plej ofta bazo por la endormigo estas la nevenkebla grava malsaneco de la besto.

La besta eŭtanazio povas okazi ankaŭ por eviti pluan danĝerigon, minacon de iu besto, plej ofte de murdemaj domhundoj. Tio okazas je decido de iu ŝtata instanco.